![]() |
Enkomputiligis Don HARLOW |
La mondo de Schiller estas nura alta flugo, mondo de la formo, spirito kaj devo. Li reprezentas unurilate la supron de la germana klasika idealo: sopiro kaj abstraktemo, klasika formperfekteco, kiu formiĝas en la flamo de la batalanta animo. Ne estas hazardo, ke el la odo al la ĝojo kreiĝis la IX-a Simfonio de Beethoven. Kaj kio decus pli konvene kiel enkonduko de tiu ĉi numero okaze de la baldaŭa kongreso en Majenco ol la majstra traduko de la Odo kun siaj neforgeseblaj versoj: "Ĉiuj homoj sentas frate -- se vi ŝirmas per flugil'."
Ĝoj'! Fajrero belradia! Elizea di-filin'! fajrebrie ni al via templo iras, preĝi vin. Ĉesu, de vi sorĉligate de l' rigora mod' la ŝir', ĉiuj homoj sentas frate, se vi ŝirmas per flugil'. Ĥoro: Jen brakumoj al milmiloj, Jen ĉi kis' al tuta mond'! Fratoj! super stela rond' loĝas patro por ni, filoj! Se la granda ĵet' bontrafis kaj amikon gajnis vi, se virina am' vin ravis: Vin enmiksu kun ĝojkri'! Jes, se eĉ nur unu koro estas via en la mond'! Kaj se ne -- do vin kun ploro ŝtelu for el nia mond'. Ĥoro: Ĉiu sub ĉielo glata donu sin al simpati', al la steloj gvidas ĝi, kie tronas Nekonata. Ĉiu sur la brust' Natura suĉas sukon de la ĝoj' kor' malbona, koro pura sekvas ŝin laŭ roza voj'. Ŝi vinberojn, kisojn donas kaj amikon sen pridub', en volupt' la vermo dronas, vidas Dion la kerub'. Ĥoro: Ĉu genuas vi, milmiloj? Vi kreinton sentas, mond'? Serĉu super stela rond', loĝas Li trans astro-briloj! En eterno de l' Naturo Ĝojo estas la risort'. En la mondhorloĝ' por kuro radojn pelas ŝia fort'. Ŝi el ĝermoj logas berojn, sunojn regas ŝia gvid' Ŝi tra l' spaco rulas sferojn trans la astronoma vid'. Ĥoro: Kiel sur la pompaj vojoj sunoj sur la firmament', gaje marŝu, frata gent', kiel venki la herooj! Esploriston ŝi alrid'as el la fajrspegul' de l' Ver', sur krutaĵ' de l' Virto gvidas ŝi la homon de toler', sur Kred-Monto sunobrila flirtas ŝia flag' el or', ŝin tra l' fendo ĉerk-kovrila vidas ni en anĝel-ĥor'. Ĥoro: Ho toleron, paciencon, fratoj, por pli bona mond'! Donos super stela rond' granda Dio rekompencon! Ĉu pripagi diojn? Vanto! Ĉu simili? Bela pen'! Venu ĝoji kun ĝojanto la mizero, la ĉagren'. Venĝ'? Kolero? En forgeson! Jen pardon' al malamik'! Liaj larmoj havu ĉeson, lin ne boru pento-pik'. Ĥoro: En ŝuldlibroj plu nenio! Mondon regu harmoni'! Fratoj! Kiel juĝis vi, tiel juĝos pri vi Dio! Ĝojo ŝaŭmas en pokaloj, en orsango de l' vinber', mildon trinkas kanibaloj, heroecon malesper'. Se rondiras la botelo, fratoj, saltu el la sid', ŝprucu ŝaŭmo al ĉielo: Jen ĉi glas', por Bon-Spirit'! Ĥoro: Himnas Lin abismo stela, sera far' kun glora cit'. Jen ĉi glas' por Bon-Spirit', supre, trans la tend' ĉiela! En suferoj: firma forto, al senhelpaj: ŝirma brust', eternec' al ĵura vorto, eĉ al malamiko: just'. Virfiero kontraŭ tronoj, kvankam sangon kostu spit', al merito estu kronoj, kaj pereo al insid'! Ĥoro: Fermu vin en sankta rondo, Ĵuru do kun glaso-lev', pri l' fidelo al la Dev', je l' Reganto de l' Stel-Mondo! |