Ottó Haszpra
Sinjoro Prezidanto, estimata ĉeestantaro, karaj gekolegoj!
Miaopinie, la Esperanto-movado ĉiam havis kaj ankaŭ nun havas ununuran
celon: Disvastigi Esperanton. Disvastigi Esperanton kiel la plej
malmultekostan, sed ege efikan ilon, ke ĉiu homo de kiu ajn nacio povu
senpere interkomunikiĝi kun kiu ajn homo de kiu ajn alia nacio. Kaj ili
povu rekte ekkoni la vivon, kulturon, ĝojon kaj problemojn unu de alia.
Nuntempe tiu celo preskaŭ ne estas menciata. La plej granda movada
organizaĵo la Universala Esperanto-Asocio havas celo-triopon: Informado,
instruado, aplikado. (Mi aldonus ankoraŭ: evoluigo.) Ĉi tiuj tamen
estas nur iloj por realigi la celon, la disvastigon. Kaj la movadon (gvidantojn
kaj membrojn) oni povas prijuĝi nur, ĉu ĝi povis uzi tiujn ilojn por
vere kreskigi la disvastigitecon de la lingvo.
En la nuntempo tamen aperas cirkonstancoj kiuj donas urĝajn taskojn,
kiel aktualajn specialajn celojn.
Ni vivas en la historia epoko, kiam pli kaj pli multaj landoj kaj nacioj
(gentoj) kaj ties civitanoj volas unuiĝi kaj pluevoluiĝi en granda komuna
lando, la Eŭropa Unio, kvankam samtempe volas konservi siajn lingvojn,
kulturojn kaj aliajn karakterizaĵojn. Ili plu havus siajn familiojn, parencojn,
gentojn, regionojn, diversajn komunumojn k.a. propraĵojn, kaj ankaŭ siajn
patriojn kaj gepatrajn lingvojn. Ĉio ĉi havos lokon en la nova komuna
patriego, la Eŭropa Unio.
La Eŭropa Unio havos do unuopulojn, familiojn, parencojn, gentojn,
regionojn, diversajn komunumojn k.a. propraĵojn, ĝi mem estos komuna
patrio de ĉio ĉi, sed ankoraŭ ne havas komunan lingvon. Mi havas la
firman opinion, ke EU devas havi komunan lingvon, kaj tiu lingvo
devas esti Esperanto, ĉar ĝi estas la optimuma elekto inter
ĉiuj aliaj. Pri tio la situacio tamen estas tre konfuziga.
Estas klare, ke por kompreni aligentanojn, iun lingvon oni devas lerni.
Samtempe oni devas sekvi la principon de eviti ĉiaspecan diskriminadon,
ĉu politikan, ĉu ekonomian inter la diversgentanoj, do inter la denaskaj
parolantoj de diversaj lingvoj. Samtempe oni devas protekti la gepatrajn
lingvojn, kiel kulturan heredaĵon kaj plej efikan ilon de la instruado
de la junaj generacioj. Esperantistoj diras, ke Esperanto estas facile
lernebla, kaj havas sufiĉe ampleksan tradukitan kaj originalan literaturon,
eĉ iom da fakliteraturo, kiuj pruvas, ke ĝi estas taŭga esprimi precize
ĉion, kion naciaj lingvoj povas. Pro ĝia facileco ĝi ne forprenas energion
de la lernado, uzado kaj kultivado de la gepatraj lingvoj. Ne kaŭzas diskriminacion
inter homoj, gentoj aŭ landoj, ja ĉiuj devas dediĉi pli malpli egalan
laboron al ĝia lernado.
Tamen la kontraŭuloj diras, ke nur nacia lingvo estas tiom evoluinta,
ke ĝi povu plenumi la rolon de intergenta komunikilo. Argumentado kontraŭ
tio estas malfacila, ĉar la movado tute neglektis la prilaboron de la
argumentado, rilate al la mezuro de la politika diskriminacio, al la kvanto
de la ekonomia diskriminacio, la endanĝerigo de la gepatraj lingvoj ktp.
kiel naturaj sekvoj de la elekto de unu aŭ du naciaj lingvoj al tuteŭropaj
komunikiloj.
Do unu tre grava momenta celo estas prilabori tiujn argumentojn,
kiuj ne povu esti neglekteblaj, ne povu esti rifuzeblaj, kiam oni decidas,
kiu lingvo estu la komuna lingvo de Eŭropo.
Mi prezentas al vi nur unu aferon, la naturajn kostojn de la lingvolernado
kaj ties financan ekvivalenton.
Surbaze de miaj propraj spertoj kaj sporade troveblaj informeroj, mi
trovis, ke sistema lernado (= koncentrita laboro nur por lerni la
lingvon, do ekz. gazet- aŭ romanlegado, radioaŭskultado ne apartenas
al ĝi) de t.n. natura lingvo, do genta aŭ nacia lingvo, mezgrade
komplika, postulas de averaĝkapabla homo ĉ. 2000 laborhorojn pasigitajn
parte en kurso, parte aŭ tute kun privata instruisto, kaj parte aŭ tute
en formo de memlernado. Tiu tempo estas ĉ. unu kompleta laborjaro. Sistema
lernado de Esperanto bezonas ĉ. 200 laborhorojn, t.e. ĉ.
dekonon da laborjaro, t.e. unu iom streĉitan labormonaton. Tiu sistema
lernado povas daŭri plurajn jarojn aŭ monatojn, ja lerni ĉiutage dum
8 horoj nur unu aferon estas por la plej multaj homoj, precipe junuloj
maltorelebla. Tamen la necesa sumo de la horoj estas tiuj, kiujn mi menciis.
EU sekvontjare jam havos loĝantaron de 500 milionoj da homoj.
Kaj la nombro de la novnaskitoj ĉiujare estos ĉ. 7 milionoj
da beboj. Tiun lastan nombron ni povas konsideri la nombro de unu unujara
juna generacio, kiu devas lerni fremdan lingvon, krom la gepatra.
Laŭ la decido de la Eŭropa Konsilio ĉiu devas scii minimume
du fremdajn lingvojn krom la gepatra.
Lerni duan fremdan lingvon postulas iom malpli da horoj ol lerni la
unuan. Do lerni du naturajn lingvojn postulas 2000 + 1600 = 3600
laborhorojn fare de ĉiu lernanto. Tio estas la prisilentita sekvo
de la decido de la Eŭropa Konsilio. La financa valoro de tiu tempo
estas kalkulebla per iu konvena salajro. Ni prenu 5 eŭrojn per horo.
Do la tuta sumo, kiun la lernanto dediĉas al lingvolernado egalas al 18.000
eŭroj. Tion pagas li aŭ ŝi mem, aŭ liaj gepatroj, aŭ la ŝtato, t.
e. la socio, do la laborantoj aŭ enspezuloj, en formo de imposto.
Se en ĉiu jaro 7 milionoj da junuloj aperas kun tiu dulingva scio,
ilia antaŭa lingvolernado konsumis sume 7.000.000 x 3600 = 25,2 miliardoj
da laborhoroj. Ties financa valoro estas 126 miliardoj da eŭroj ĉiujare.
Certe estas ankaŭ rektaj financaj kostoj, ja la instruistoj kaj ties institucioj
ne laboras senpage. Ni aldonu modeste nur 10%-ojn. Do la fina sumo estas
rondcifere 140 miliardoj da eŭroj ĉiujare. Sed ĉar lerni du fremdajn
lingvojn estas la minimuma postulo de la Eŭropa Konsilio, mi menciu,
ke sistema lernado de tri lingvoj postulus 2000 + 1600 + 1400 =
5000
laborhorojn de ĉiu lernanto, kaj ties egalvaloro por la tuta unujara
generacio estus 193 miliardoj da eŭroj. Kompare mi mencias, ke
la buĝeto de la Eŭropa parto de NATO en la jaro 2000 estis
ĉ. 165 miliardoj da eŭroj.
Ni konsideru la koston de la sistema lernado de Esperanto. La
natura kosto estas, kiel mi diris, ĉ. 200 laborhoroj por lernanto. Por
7.000.000-oj da lernantoj tio egalas al 1,4 miliardoj da laborhoroj
ĉiujare, kiu ekvivalentas al 7 miliardoj da eŭroj. Aldonante 10%-ojn
por instruado, la fina sumo estas 7,7 miliardoj da eŭroj/jaro,
kio estas nur 4,7%-oj de la menciitaj 165 miliardoj de la NATO-buĝeto.
Se la socio kovras tiujn kostojn, ni devas konsideri, ke ĉ. 200 milionoj
da homoj havas pagatan laboron en EU. La aliaj estas familiaj membroj,
pensiuloj aŭ senlaboruloj. Tamen la ĉ. du laborjara lernado de du naturaj
lingvoj reduktas la nombron de la laborantoj per 2 x 7 milionoj
al 186 milionoj. La dekonjara lernado de Esperanto reduktas la nombron
de la laborantoj per 0,1 x 7 milionoj al ronde 199 milionoj.
Do se ĉiuj lernas nur du fremdajn lingvojn, tio ŝarĝas la
laborantajn enspezulojn per imposto de ĉ. 140.000.000.000/186.000.000
=
= 753 eŭroj/enspezulo/jaro.
Se ĉiuj lernas Esperanton, la imposto estos 7.700.000.000/199.000.000
=
= 39 eŭroj/enspezulo/jaro.
En la menciitaj kazoj ne ekzistas diskriminacio. Sed en la praktiko
la evoluo montras, ke la anglalingvanoj (de Britio kaj Irlando) lernos
nenian alian lingvon (escepte de sia lingva elito). Do ili pagos neniom
da mono kaj perdos neniom da tempo pro lingvolernado (eĉ gajnos de la
multegaj lingvolernantoj eksterlandaj). En la aliaj landoj ĉiuj lernos
la anglan kaj kelkaj ankaŭ ian alian. Pro tio oni povas diri, ke du jaroj
de la neangloj estos perditaj el ilia aktiva laborperiodo, aŭ ke ili forlasos
studojn (konsumantajn 2000 laborhorojn) pri matematiko, fiziko, informadiko,
natursciencoj, fakaj konoj, do ili estos malpli valoraj laborantoj, kiam
ili finas la lernejon. Tio grave efikas la konkurskapablon kaj la vivnivelon
de la neanglaj landoj kompare al tiu en la anglalingvaj landoj. Tio
estas daŭra diskriminacio, ĝis la neangloj fine komprenas ke ili devas
forlasi la gepatrajn lingvojn kaj fari la anglan sia denaska lingvo.
La ekonomia vidpunkto estas tre grava por la optimuma elekto de la
komuna lingvo de EU. Do la nova kaj aktuala celo de la movado estus: ege
intense kaj profunde okupiĝi pri la ekonomia flanko de la lingvolernado,
pri kiu mi provis fari certe nekompletan skizon ĉisupre, sed ankaŭ pri
la lingvaj kostoj de la komercaj, industriaj kaj aliaj entreprenoj, diversaj
sciencaj institucioj ktp. La movado devos vaste kaj intense utiligi la
ekonomiajn argumentojn en sia propagando kaj informado pri Esperanto. La
afero estas urĝa, ĉar la decido estas jam sursojle kaj ĉiu perdita tago
signifas perditan batalon.
Dankon pro via atento.