I. PARTO

I.TITOLO: LA DIFINO KAJ LA CELOJ DE LA UNIO

I-1. artikolo: La kreo de la Unio

(1) Gvidate de la deziro de civitanoj kaj ŝtatoj de Eŭropo por konstrui sian komunan futuron, per ĉi tiu Konstitucio kreiĝas la Eŭropa Unio, al kiu - por atingi siajn komunajn celojn - la membroŝtatoj havigas agosferojn. La Unio kunordigas la membroŝtatajn politikojn direktiĝantajn al efektivigo de tiuj ĉi komunaj celdifinoj, kaj la ricevitajn agosferojn praktikas laŭ la maniero de la komunuma principo.

(2) La Unio estas malfermita antaŭ ĉiuj tiaj eŭropaj ŝtatoj, kiuj respektas ĝiajn valorojn, kaj engaĝas sin al komuna antaŭenigo de tiuj valoroj.

I-2. artikolo: La valoroj de la Unio

La Unio baziĝas sur la valoroj de respekto de la homa digno, la libereco, la demokratio, la egaleco, la konstitucia ŝtateco, kaj respekto de la homaj rajtoj. Tiuj ĉi valoroj estas komunaj en la membroŝtatoj, en socio de pluralismo, toleremo, justeco, solidareco, kaj sendiskriminacieco.

 

I-3. artikolo: La celoj de la Unio

(1) La celo de la Unio estas antaŭenigi la pacon, siajn valorojn, kaj la bonstaton de siaj popoloj.

  1. La Unio proponas al siaj civitanoj areon de libereco, sekureco kaj justo sen internaj limoj, kaj unuecan merkaton kie la konkurenco estas libera kaj ne deformita.
  2. La Unio laboras por Eŭropo de la daŭripova evoluo, kiu baziĝas sur ekvilibra ekonomia kresko, kaj sur sociala merkatekonomio kun alta konkurenca kapablo, kiu difinas kiel celon la plenan dungitecon kaj socian progreson, kaj kiu kunligiĝas kun altnivela defendo kaj plibonigo de kvalito de la medio. Ĝi antaŭenigas la socian kaj teknikan progreson.
  3. La Unio luktas kontraŭ socia ekskludo kaj diskriminacio, kaj antaŭenigas la socian justecon kaj protekton, la egalecon inter viroj kaj virinoj, la solidarecon inter la generacioj kaj la defendon de la rajtoj de infanoj.

    Ĝi antaŭenigas la ekonomian, socian kaj teritorian koherecon, kaj la solidarecon inter la membroŝtatoj.

    La Unio respektas sian riĉan diversecon kulturan kaj lingvan kaj certigas la konservon kaj pluan riĉigon de la eŭropa kultura heredaĵo.

  4. En siaj rilatoj al aliaj partoj de la mondo la Unio defendas kaj antaŭenigas siajn valorojn kaj interesojn. Ĝi kontribuas al la paco, al la sekureco, al la konservebla evoluo de la Tero, al la solidareco kaj reciproka respekto inter popoloj, al la libera kaj honesta komerco, al la eliminado de malriĉeco kaj al la defendo de homaj, precipe infanaj rajtoj, krome al la strikta plenumo kaj evoluigo de la internacia juro, precipe al respekto de principoj troviĝantaj en la Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj.

(5) Tiujn celojn oni devas realigi per konvenaj iloj, kadre de la agosferoj havigitaj en tiu ĉi Konstitucio al la Unio.

 

I-4. artikolo: La fundamentaj liberecoj kaj malpermeso de la diskriminacio

(1) En akordo kun la dispozicioj de tiu ĉi Konstitucio la Unio sur sia teritorio certigas la liberan moviĝon de personoj, varoj, servoj kaj kapitalo, tiel same la liberecon de ekloĝo.

  1. En la aplikokampo de tiu ĉi Konstitucio kaj sen ofendo de la specialaj dispozicioj priskribitaj en ĝi estas malpermesata ĉiu diferencigo surbaze de ŝtataneco.

 

 

I-5. artikolo: La rilato inter la Unio kaj la membroŝtatoj

(1) La Unio respektas la nacian identecon de siaj membroŝtatoj, kiu estas nedisigebla parto de iliaj bazaj politikaj kaj konstituciaj strukturoj, inkluzive la regionajn kaj lokajn aŭtonomiojn. Ĝi respektas iliajn bazajn ŝtatajn funkciojn, inter ili tiujn rilatajn al certigo de la teritoria integreco de la ŝtato, kaj al konservado de la publika ordo kaj interna sekureco.

(2) La Unio kaj la membroŝtatoj sekvante la principon de lojala kunlaboro reciproke respektas kaj helpas unu la alian en la efektivigo de la taskoj devenantaj el la Konstitucio.

La membroŝtatoj helpas la Union en plenumo de ĝiaj taskoj kaj evitas ĉiun tian disponon, kiu povas endanĝerigi la efektivigon de la celoj fiksitaj en la Konstitucio.

 

I-6. artikolo: Jura personeco

La Unio estas jura persono.

 

II. TITOLO: FUNDAMENTAJ RAJTOJ KAJ UNIA CIVITANECO

I-7. artikolo: Fundamentaj rajtoj

(1) La Unio rekonas la rajtojn, liberecojn kaj principojn fiksitajn en la Ĉarto de Fundamentaj Rajtoj formanta la II-an parton de ĉi tiu Konstitucio.

(2) La Unio strebas aliĝi al la eŭropa konvencio pri la defendo de homaj rajtoj kaj fundamentaj liberecoj. La aliĝo al la konvencio ne tuŝas la agosferojn de la Unio fiksitajn en ĉi tiu Konstitucio.

  1. La fundamentaj rajtoj, kiel tiujn certigas la eŭropa konvencio pri defendo de homaj rajtoj kaj fundamentaj liberecoj, krome kiel tiuj sekvas el la komuna konstitucia tradicio de la membroŝtatoj, konsistigas parton de la unia jura ordo, kiel ĝeneralaj principoj.

 

 

I-8. artikolo: Unia civitaneco

(1) Unia civitano estas ĉiu, kiu estas civitano de iu el la membroŝtatoj. La unia civitaneco kompletigas kaj ne anstataŭas la nacian civitanecon.

(2) La uniaj civitanoj ĝuas la rajtojn kaj havas la devojn difinitajn en ĉi tiu Konstitucio. Tiel la uniaj civitanoj:

– rajtas en la teritorio de la membroŝtatoj libere moviĝi kaj restadi;

– ili havas elektorajton, kaj ili estas elekteblaj en la eŭrop-parlamentaj kaj municipaj elektoj de

la membroŝtato, kie estas ilia loĝloko, laŭ samaj kondiĉoj, kiel la civitanoj de la koncerna membroŝtato;

– ili rajtas uzi la protekton de la diplomatiaj aŭ konsulaj instancoj de iu ajn membroŝtato en la

teritorio de tia tria lando, kie la membroŝtato kies civitanoj ili estas ne posedas reprezentejon,

laŭ samaj kondiĉoj, kiel la civitanoj de la koncerna membroŝtato;

(3) Tiuj ĉi rajtoj estas praktikeblaj laŭ la kondiĉoj kaj limigoj fiksitaj en ĉi tiu Konstitucio kaj en la dispozicioj akceptitaj por ĝia efektivigo.

III. TITOLO: LA AGOSFEROJ DE LA UNIO

I-9. artikolo: Bazaj principoj

(1) La limojn de la uniaj agosferoj difinas la principo de la agosfero-transdono. La praktikadon de la uniaj agosferoj difinas la principoj de la subsidiareco kaj proporcieco.

  1. Konvene al la principo de agosfero-transdono la Unio agas en la limoj de la agosferoj havigitaj al ĝi en la Konstitucio fare de la membroŝtatoj, por efektivigi la tie fiksitajn celojn. Ĉiuj agosferoj, kiujn la Konstitucio ne transdonis al la Unio, restas ĉe la membroŝtatoj.

(3) Konforme al la principo de subsidiareco en tiuj kampoj, kiuj ne apartenas al ĝia ekskluziva agosfero, la Unio agas nur tiam kaj tiamezure, kiam kaj kiamezure la celoj de la intencita dispono estas kontentige efektivigeblaj de la membroŝtatoj nek je centra, nek je regiona, nek je loka nivelo, sed pro la amplekso aŭ efiko de la planita dispono estas pli bone atingeblaj je la nivelo de la Unio.

La institucioj de la Unio praktikas la principon de subsidiareco laŭ la dispozicioj difinitaj en la protokolo pri la aplikado de la principoj de subsidiareco kaj proporcieco, kiu estas aldonita al la Konstitucio. La naciaj parlamentoj zorgas pri la respekto de tiu ĉi principo konforme al la proceduro fiksita en la menciita protokolo.

(4) Konforme al la principo de proporcieco la agoj de la Unio nek laŭ enhavo, nek laŭ formo povas superi tion, kio estas necesa por atingi la celojn de la Konstitucio.

La institucioj aplikas la principon de la proporcieco laŭ la protokolo menciita en la alineo (3).

 

I-10. artikolo: Unia juro

(1) La Konstitucio, kaj la juro kreita fare de la institucioj de la Unio dum la praktikado de la agosferoj havigitaj al ili, ĝuas prioritaton antaŭ la juroj de la membroŝtatoj.

(2) La membroŝtatoj faras ĉiujn konvenajn paŝojn ĝeneralajn aŭ specialajn por certigi la plenumon de la devontigoj devenantaj el la Konstitucio aŭ el la agoj de la Komunumaj institucioj.

I-11. artikolo: La tipoj de agosferoj

  1. Se sur difinita kampo la Konstitucio havigas ekskluzivan agosferon al la Unio, sur tiu ĉi kampo nur la Unio rajtas krei kaj akcepti devigajn jurajn aktojn, la membroŝtatoj nur en tiu okazo, se la Unio rajtigas ilin ĉi-rilate, aŭ se ties celo estas la efektivigo de juraj aktoj akceptitaj fare de la Unio.
  2. Se sur difinita kampo la Konstitucio havigas agosferon dividitan kun la membroŝtatoj al la Unio, sur tiu ĉi kampo kaj la Unio, kaj la membroŝtatoj rajtas krei kaj akcepti devigajn jurajn aktojn. La membroŝtatoj agas en ĉi tiu agosfero nur se la Unio ne praktikis sian agorajton, aŭ decidis rezigni pri la praktikado de sia agorajto.
  3. La Unio havas agosferon por antaŭenigi kaj kunordigi la ekonomian kaj dungadpolitikon de la membroŝtatoj.
  4. La Unio havas agosferon por difini kaj efektivigi komunan eksteran kaj sekurecan politikon, inkluzive la laŭgradan elformadon de komuna defenda politiko.
  5. Sur difinitaj kampoj kaj ĉe kondiĉoj fiksitaj en la Konstitucio la Unio havas agosferon por gvidi agadojn, kiuj subtenas, kunordigas aŭ kompletigas la agojn de la membroŝtatoj, sed tio ne signifas, ke tiel ĝi anstataŭus ĉi tiujn en la koncernaj agosferoj.
  6. La amplekso kaj detalaj reguloj de praktikado de la uniaj agosferoj estas fiksitaj en la III-a parto de la Konstitucio, en apartaj dispozicioj koncernantaj certajn kampojn.

 

 

I-12. artikolo: Ekskluzivaj agosferoj

  1. La Unio disponas pri ekskluziva agosfero por difini la konkurenc-regulojn necesajn por funkciigo de la interna merkato, krome sur la la sekvantaj kampoj:

  1. La Unio disponas pri ekskluziva agosfero por ligi internaciajn interkonsentojn, se la ligon de tiuj preskribas ia unia jura akto, kaj se tio estas necesa por la interna praktikado de agosferoj de la Unio, aŭ koncernas ian internan unian juran akton.

 

 

I-13. artikolo: Kampoj de la dividitaj agosferoj

  1. La Unio disponas pri agosferoj dividitaj kun la membroŝtatoj en la okazoj, kiam la Konstitucio havigas al ĝi tian agosferon, kiu ne apartenas al la kampoj denombritaj en la artikoloj I-12. kaj I-16.
  2. La agosferoj dividitaj inter la Unio kaj la membroŝtatoj rilatas al la sekvantaj ĉefaj kampoj:

  1. Sur la kampoj de esploro, teknologia evoluigo kaj kosmoesploro la Unio havas agosferojn por gvidi certajn agadojn, precipe por ellabori kaj realigi programojn, sed la praktikado de tiu ĉi agosfero ne povas malhelpi la membroŝtatojn en la praktikado de siaj propraj agosferoj.
  2. Sur la kampoj de evoluiga kunagado kaj humaneca helpo la Unio havas agosferon por entrepreni agadojn kaj realigi komunan politikon; sed la praktikado de tiu ĉi agosfero ne povas malhelpi la membroŝtatojn en la praktikado de siaj propraj agosferoj.

 

 

I-14. artikolo: Kunordigo de la ekonomiaj kaj dungadpolitikoj

  1. La Unio akceptas dispoziciojn por kunordigi la ekonomiajn politikojn de la membroŝtatoj, precipe per difinado de la ĝeneralaj gvidlinioj koncerne ĉi tiujn politikojn. La membroŝtatoj kunordigas siajn ekonomiajn politikojn interne de la Unio.
  2. Apartaj dispozicioj koncernas la membroŝtatojn enkondukintajn la eŭron.
  3. La Unio akceptas dispoziciojn por kunordigi la dungadpolitikojn de la membroŝtatoj, precipe per difino de gvidlinioj koncerne ĉi tiujn politikojn.
  4. La Unio povas alpreni iniciatojn por kunordigi la socialajn politikojn de la membroŝtatoj.

 

 

I-15. artikolo: Komuna ekstera kaj sekureca politikoj

  1. La agosfero de la Unio koncerne la komunan eksteran kaj sekurecan politikojn ampleksas ĉiujn kampojn de la ekstera politiko kaj ĉiujn demandojn koncernantajn la sekurecon de la Unio, inkluzive la laŭgradan elformadon de komuna defenda politiko, kiu povas konduki al komuna defendo.
  2. La membroŝtatoj aktive kaj senrezerve subtenas la eksteran kaj sekurecan politikojn de la Unio en la spirito de lojaleco kaj reciproka solidareco, kaj respektas la jurajn aktojn de la Unio, akceptitajn sur tiu ĉi kampo. Ili detenas sin de ajna agado kontraŭa al la interesoj de la Unio aŭ povanta malhelpi ĝian efikecon.

 

I-16. artikolo: La kampoj de subtenantaj, kunordigaj kaj kompletigaj disponoj

  1. La Unio povas fari subtenantajn, kunordigajn kaj kompletigajn disponojn.
  2. La Eŭropa-nivelaj subtenantaj, kunordigaj kaj kompletigaj disponoj povas ampleksi la sekvantajn kampojn:

(3) La juraj aktoj kun deviga forto, akceptitaj fare de la Unio surbaze de apartaj dispozicioj difinitaj en la III-a parto koncerne ĉi tiujn kampojn, ne povas rezultigi la harmoniigon de jurnormaj aŭ administraciaj dispozicioj de la membroŝtatoj.

 

I-17. artikolo: Klaŭzo de fleksebleco

  1. Se en la kadro de la politikoj difinitaj en la III-a parto montriĝas ke necesas ago de la Unio por atingi iun el la celoj fiksitaj en la Konstitucio, kaj ĉi tiu ne certigas la necesan agorajton, la Konsilio de Ministroj, surbaze de propono de la Komisiono kaj post aprobo de la Eŭropa Parlamento, starigas la konvenajn dispoziciojn per unuanima decido.
  2. En la kadro de proceduro, menciita en alineo (3) de artikolo I-9., kiu servas por kontroli la aplikiĝon de la subsidiareca principo, la Komisiono estas devigata alvoki la atenton de naciaj parlamentoj de la membroŝtatoj al proponoj baziĝantaj sur tiu ĉi artikolo.
  3. La dispozicioj akceptitaj surbaze de tiu ĉi artikolo ne povas enteni harmoniigon de leĝoj kaj regularoj de la membroŝtatoj sur la kampoj, kie la Konstitucio ekskludas tian harmoniigon.

 

IV. TITOLO: LA INSTITUCIOJ DE LA UNIO

I. ĉapitro – Instituciaj kadroj

I-18. artikolo: La Institucioj de la Unio

  1. La Unio disponas unuecan institucian kadron, kies celo estas:

kaj garantii la koherecon, efikecon kaj kontinuecon de ĝiaj agadoj kaj politikoj strebantaj al atingo de ĝiaj celoj.

  1. En tiu ĉi institucia kadro inkluziviĝas:
  2. la Eŭropa Parlamento,

    la Eŭropa Konsilio,

    la Konsilio de Ministroj,

    la Eŭropa Komisiono,

    la Kortumo.

  3. Ĉiu institucio agas en la kadro de la agosferoj havigitaj al ĝi en la Konstitucio, laŭ la proceduroj kaj kondiĉoj tie difinitaj. La institucioj lojale kunlaboras inter si.

I-19. artikolo: La Eŭropa Parlamento

  1. La Eŭropa Parlamento, komune kun la Konsilio, praktikas leĝdonajn kaj buĝetajn funkciojn, kaj plenumas politikajn, kontrolajn kaj konsultiĝajn taskojn laŭ la kondiĉoj fiksitaj en la Konstitucio. Ĝi elektas la prezidanton de la Eŭropa Komisiono.
  2. La Eŭropa Parlamento estas elektata de la eŭropaj civitanoj laŭ rekta kaj universala baloto, per libera kaj sekreta voĉdono, por kvinjara mandato. La nombro de ĝiaj membroj ne povas esti supera al sepcent tridek ses. La reprezentado de la eŭropaj civitanoj okazas en maniero malkreske proporcia, kun fiksita sojlo de minimume kvar membroj por ĉiu membroŝtato.
  3. Ĝustatempe antaŭ la parlamentaj elektoj en la jaro 2009, kaj laŭbezone ankaŭ poste por sekvaj elektoj, la Eŭropa Konsilio, surbaze de propono de la Eŭropa Parlamento kaj kun ties aprobo, respektante la suprajn principojn, alprenas unuaniman decidon por determini la konsiston de la Eŭropa Parlamento.

  4. La Eŭropa Parlamento elektas el inter siaj membroj siajn prezidanton kaj prezidion.

I-20. artikolo: La Eŭropa Konsilio

  1. La Eŭropa Konsilio donas al la Eŭropa Unio la necesajn instigojn por ĝia evoluo, kaj difinas ties ĝeneralajn politikajn direktojn kaj prioritatojn. La Eŭropa Konsilio ne havas leĝdonan funkcion.
  2. La Eŭropa Konsilio konsistas el la ŝtat- aŭ registarestroj de la membroŝtatoj, el sia prezidanto kaj el la prezidanto de la Komisiono. En ĝia laboro partoprenas la ministro pri eksteraj aferoj de la Unio.
  3. La Eŭropa Konsilio, kunvokate de sia prezidanto, kunsidas ĉiun kvaronjaron. Kiam la tagordo tiel deziras, ĝiaj membroj povas decidi, ke iu ministro, aŭ, kaze de la prezidanto de la Komisiono, iu komisionano ĉeeste helpu ilian laboron. Se la situacio tiel postulas, la prezidanto rajtas kunvoki la Eŭropan Konsilion al eksterordinara kunsido.

(4) Se la Konstitucio ne dispozicias alimaniere, la Eŭropa Konsilio faras siajn decidojn per komuna konsento.

I-21. artikolo: La prezidanto de Eŭropa Konsilio

  1. La prezidanton de Eŭropa Konsilio elektas la Eŭropa Konsilio mem, per kvalifikita plimulto por tempodaŭro de du jaroj kaj duono, unufoje renovigebla. Kaze de malhelpateco aŭ de grava neglektado de la oficaj taskoj la Eŭropa Konsilio rajtas ĉesigi la mandaton de la prezidanto laŭ la sama proceduro.
  2. La prezidanto de la Eŭropa Konsilio:

- faras ĉion eblan por atingi koherecon kaj konsenton interne de la Eŭropa Konsilio,

La prezidanto de Eŭropa Konsilio - sur sia nivelo kaj en tiu ĉi funkcio sia, kaj sen damaĝo al la agosfero de la ministro pri eksteraj aferoj - reprezentas la Union en aferoj apartenantaj al la komuna ekstera kaj sekureca politikoj.

  1. La prezidanto de la Eŭropa Konsilio rajtas plenumi nenian nacian oficon.

I-22. artikolo: La Konsilio de Ministroj

  1. La Konsilio de Ministroj, kune kun la Eŭropa Parlamento, havas leĝdonan kaj buĝetan agosferojn, krome ĝi plenumas la taskojn determini la politikon kaj kunordigi laŭ la kondiĉoj difinitaj en la Konstitucio.
  2. La Konsilio de Ministroj en kazo de ĉiu konsilia formacio konsistas el po unu ministro-nivela reprezentanto de ĉiu membroŝtato. Nur tia reprezentanto rajtas akcepti devontigon en la nomo de la koncerna membroŝtato kaj voĉdoni.
  3. Se la Konstitucio ne dispozicias alimaniere, la Konsilio de Ministroj kreas siajn decidojn per kvalifikita plimulto.