I-23. artikolo: Formacioj de la Konsilio de Ministroj

  1. La Konsilio pri Leĝdonaj kaj Ĝeneralaj Aferoj prizorgas la koherecon de la laboro plenumata en la Konsilio de Ministroj.
  2. Kiam ĝi agas estiel Konsilio pri Ĝeneralaj Aferoj, ĝi prizorgas kunlaborante kun la Komisiono la preparadon kaj prisekvadon de la kunsidoj de la Eŭropa Konsilio.

    Kiam ĝi agas en sia leĝdona funkcio, ĝi pridiskutas kaj kune kun la Eŭropa Parlamento decidas pri eŭropaj leĝoj kaj kadroleĝoj laŭ la dispozicioj de la Konstitucio. Kiam ĝi agas ĉi-kvalite, ĉiu membroŝtato estas reprezentata de unu aŭ du ministro-nivela reprezentanto kompetenta pri la aferoj sur la tagordo de la Konsilio de Ministroj.

  3. La Konsilio pri Eksteraj Aferoj ellaboras la eksterajn politikojn de la Unio laŭ la strategiaj gvidlinioj difinitaj de la Eŭropa Konsilio, kaj certigas la koherecon de ĝia agado. Ĝin prezidas la ministro de la Unio pri eksteraj aferoj.
  4. La Eŭropa Konsilio difinas per eŭropa decido la pluajn formaciojn de la Konsilio de Ministroj.
  5. La prezidadon de la formacioj de la Konsilio de Ministroj plenumas la membroŝtataj reprezentantoj delegitaj al la Konsilio de Ministroj, laŭ sistemo de egalrajta rotacio, por almenaŭ unujara periodo, escepte de la Konsilio pri Eksteraj Aferoj. La Eŭropa Konsilio difinas per eŭropa decido la regulojn de tiu ĉi rotacia ordo, kun konsidero al la eŭropa politika kaj geografia ekvilibroj kaj la diversecoj inter la membroŝtatoj.

I-24. artikolo: La kvalifikita plimulto

  1. Kiam la Eŭropa Konsilio aŭ la Konsilio de Ministroj decidas per kvalifikita plimulto, ĉi tiu estas difinita kiel kuniganta plimulton de la membroŝtatoj, kiu samtempe reprezentas almenaŭ tri kvinonojn de la loĝantaro de la Unio.
  2. Kiam la Konstitucio ne preskribas, ke la Eŭropa Konsilio aŭ la Konsilio de Ministroj devas decidi surbaze de propono de la Komisiono, aŭ kiam la Eŭropa Konsilio aŭ la Konsilio de Ministroj agas ne laŭ iniciato de la ministro de la Unio pri eksteraj aferoj, tiam al la kvalifikita plimulto estas bezonataj la voĉoj de du trionoj de la membroŝtatoj, samtempe reprezentantaj almenaŭ tri kvinonojn de la loĝantaro de la Unio.
  3. La dispozicioj de la (1) kaj (2) alineoj ekvalidos la 1-an de novembro 2009, post la okazigo de la eŭropaj parlamentaj elektoj konforme al la dispozicioj de artikolo I-19.
  4. Se parto III. de la Konstitucio dispozicias tiel, ke la Konsilio de Ministroj akceptu la leĝojn kaj kadroleĝojn laŭ speciala leĝdona proceduro, la Eŭropa Konsilio povas je sia propra iniciato kaj unuanime, post almenaŭ sesmonata konsidera tempo, alpreni decidon kiu rajtigas, ke tiaj leĝoj kaj kadroleĝoj estu alprenataj ankaŭ laŭ la kutima leĝdona proceduro. La Eŭropa Konsilio devas antaŭe konsulti la Eŭropan Parlamenton kaj informi la naciajn parlamentojn.

Se parto III. de la Konstitucio dispozicias tiel, ke la Konsilio de Ministroj decidu unuanime sur difinita kampo, la Eŭropa Konsilio povas je sia propra iniciato kaj unuanime alpreni eŭropan decidon kiu rajtigas la Konsilion de Ministroj decidi per kvalifikita plimulto sur tiu kampo. Ĉiu iniciato de la Eŭropa Konsilio bazita sur tiu ĉi alineo estu sendita al la naciaj parlamentoj almenaŭ kvar monatojn antaŭ la decidfaro.

(5) En la Eŭropa Konsilio la prezidanto kaj la prezidanto de la Komisiono ne rajtas voĉdoni.

I-25. artikolo: La Eŭropa Komisiono

  1. La Eŭropa Komisiono antaŭenigas la ĝeneralajn eŭropajn interesojn, kaj faras tiucele konvenajn iniciatojn. Ĝi zorgas pri la aplikado de la dispozicioj de la Konstitucio, kaj de la dispozicioj akceptitaj fare de la institucioj surbaze de la Konstitucio. Ĝi priatentas la aplikadon de la unua juro, kontrolate de la Kortumo. Ĝi plenumas la buĝeton kaj direktas la programojn. Konforme al la preskriboj de la Konstitucio, ĝi plenumas kunordigajn, efektivigajn kaj administrajn taskojn. Ĝi plenumas la eksteran reprezenton de la Unio, escepte de la komuna ekstera kaj sekureca politikoj, kaj escepte de aliaj okazoj fiksitaj en la Konstitucio. Ĝi iniciatas, cele al atingo de interkonsentoj interinstituciaj la unu- kaj plurjarajn programojn de la unia aktiveco.
  2. Se la Konstitucio ne dispozicias alimaniere, la leĝdonaj aktoj de la Unio estas alpreneblaj ekskluzive surbaze de propono de la Komisiono. Ceteraj juraj aktoj estas alprenendaj surbaze de propono de la Komisiono nur tiam, se la Konstitucio tiel dispozicias.
  3. La Komisiono konsistigas unu kolegaron, kies membroj estas la prezidanto de la Komisiono, la ministro pri eksteraj aferoj/vicprezidanto, krome dektri eŭropaj komisionanoj, kiuj estas elektataj laŭ sistemo egalrajte rotacia inter la membroŝtatoj. Tiun ĉi sistemon starigas la Eŭropa Konsilio per eŭropa decido laŭ la sekvaj principoj:

  1. la membroŝtatoj estas traktendaj strikte egale ĉe la difino de vicordo kaj deĵordaŭro en la Komisiono por siaj civitanoj; sekve, la diferenco inter la sumo de mandatoj kiujn havas ŝtatanoj de ajnaj du membroŝtatoj neniam povas esti pli ol unu;
  2. atente ankaŭ pri la punkto a), oni devas kunmeti la sinsekvajn kolegarojn tiel, ke la tuta demografia kaj geografia spektro de la uniaj membroŝtatoj aperu en ili kontentige.

La prezidanto de la Komisiono nomumas komisionanojn sen voĉdonrajto, elektitajn laŭ la samaj kriterioj kiel por la anoj de la komisiona kolegaro, devenantajn el ĉiuj ceteraj membroŝtatoj.

Tiuj ĉi dispozicioj ekvalidos la 1-an de novembro 2009.

  1. La Komisiono plenumas siajn respondecojn plene sendepende. Plenumante siajn taskojn la eŭropaj komisionanoj kaj la komisionanoj nek petas, nek akceptas instrukciojn de kiu ajn registaro aŭ alia organo.
  2. La Komisiono, kiel kolegaro, estas respondeca antaŭ la Eŭropa Parlamento. La prezidanto de la Komisiono estas respondeca antaŭ la Eŭropa Parlamento pri agado de la komisionanoj. Konforme al la reguloj difinitaj en la artikolo III-243., la Eŭropa Parlamento povas alpreni mocion pri malaprobo kontraŭ la Komisiono. Se tia mocio estas alprenita, la eŭropaj komisionanoj kaj la komisionanoj devas kolektive demisii. La Komisiono plu traktas la kurantajn aferojn ĝis la nomumo de nova komisiona kolegaro.

 

I-26. artikolo: La prezidanto de la Eŭropa Komisiono

  1. Konsiderinte la rezultojn de la eŭropaj parlamentaj elektoj kaj post konvenaj konsultiĝoj, la Eŭropa Konsilio, laŭ decido per kvalifikita plimulto, proponas al la Eŭropa Parlamento kandidaton por la ofico de prezidanto de la Komisiono. La Eŭropa Parlamento elektas tiun ĉi kandidaton per la voĉoj de plimulto de siaj membroj. Se la kandidato ne ricevas aprobon de la plimulto, la Eŭropa Konsilio proponas al la Eŭropa Parlamento novan kandidaton ene de unu monato, laŭ sama proceduro.
  2.  

  3. Ciu membroŝtato difinita surbaze de la rotacia sistemo kunmetas liston de tri personoj el ambaŭ seksoj, kiujn ĝi trovas taŭgaj por plenumi oficon de eŭropa komisionano. Elektante po unu personon el ĉiu listo, la elektita prezidanto nomumas la dektri eŭropajn komisionanojn laŭ ilia taŭgeco, eŭropa engaĝiĝo kaj garantiita sendependeco. La Eŭropa Parlamento devas aprobi per siaj voĉoj la prezidanton de la Komisiono, la kandidatojn al komisionaneco, inter ili la estontan ministron pri eksteraj aferoj, same kiel la personojn nomumitajn kiel komisionanoj sen voĉdonrajto. La oficperiodo de la Komisiono estas kvin jaroj.
  4. La prezidanto de la Komisiono:

Eŭropa komisionano aŭ komisionano prezentas sian demision, se la prezidanto petas lin tiel fari.

I-27. artikolo: La ministro de la Unio pri eksteraj aferoj

  1. La Eŭropa Konsilio per kvalifikita plimulto kaj kun konsento de la prezidanto de la Komisiono nomumas la ministron de la Unio pri eksteraj aferoj. Ĉi tiu direktas la komunan eksteran kaj sekurecan politikon de la Unio. La Eŭropa Konsilio rajtas ĉesigi lian mandaton laŭ la sama proceduro.
  2. La ministro de la Unio pri eksteraj aferoj kontribuas per siaj proponoj al formado de la komuna ekstera politiko, kaj ĝin plenumas laŭ mandato de la Konsilio de Ministroj. Li agas same koncerne la komunan politikon sekurecan kaj defendan.

(3) La ministro de la Unio pri eksteraj aferoj estas unu el la vicprezidantoj de la Eŭropa Komisiono. Li tie respondecas pri la eksteraj rilatoj kaj pri kunordigo de aliaj terenoj de la ekstera agado de la Unio. Dum la plenumado de ĉi tiuj respondecoj interne de la Komisiono, kaj nur rilate ĉi tiujn respondecojn, la ministro de la Unio pri eksteraj aferoj estas submetita al la proceduroj validaj en la funkciado de la Komisiono.

I-28. artikolo: La Kortumo

  1. La Kortumo konsistas el la Eŭropa Kortumo, el la Tribunalo kaj el la specialiĝintaj tribunaloj. La Kortumo certigas ke en la interpretado kaj la aplikado de ĉi tiu Konstitucio la juro estas respektata.
  2. La membroŝtatoj kreas la apelaciajn eblojn necesajn por garantii la efikan juran protektadon en la kampo de la unia juro.

  3. La Eŭropa Kortumo konsistas el po unu juĝisto de ĉiuj membroŝtatoj; ĝian laboron helpas ĝeneralaj advokatoj.
  4. La Tribunalo konsistas el almenaŭ po unu juĝisto de ĉiuj membroŝtatoj; la nombron de la juĝistoj determinas la statuto de la Kortumo.

    La juĝistoj kaj ĝeneralaj advokatoj de la Kortumo, kaj la juĝistoj de la Tribunalo, elektataj inter la personoj, kies sendependeco estas nepridubebla, kaj kiuj plenumas la kondiĉojn difinitajn en la artikoloj III-260. kaj III-261., estas nomumataj de la registaroj de la membroŝtatoj per komuna interkonsento, por sesjara periodo; ili estas renomumeblaj.

  5. La Kortumo faras decidojn:

 

II. ĉapitro – Ceteraj institucioj kaj organoj

I-29. artikolo: La Eŭropa Centra Banko

  1. La Eŭropa Centra Banko kaj la naciaj centraj bankoj konsistigas la Eŭropan Sistemon de Centraj Bankoj. La Eŭropa Centra Banko kaj la naciaj centraj bankoj de la membroŝtatoj enkondukintaj la valuton de la Unio, la eŭron, direktas la monan politikon de la Unio.
  2. La Eŭropa Sistemo de Centraj Bankoj estas gvidata de la decidfaraj organoj de la Eŭropa Centra Banko. La ĉefa celo de la Eŭropa Sistemo de Centraj Bankoj estas konservi la stabilecon de la prezoj. Sen difekto al la celo de stabileco de la prezoj, ĝi donas sian subtenon al la ĝeneralaj ekonomiaj politikoj de la Unio, kontribue al la realigo de la celoj. Ĝi plenumas ĉiujn ceterajn taskojn de centra banko konforme al la dispozicioj de parto III. de la Konstitucio kaj al la statuto de la Eŭropa Sistemo de Centraj Bankoj kaj de la Eŭropa Centra Banko.
  3. La Eŭropa Centra Banko estas institucio kun jura personeco. Ĝi havas la ekskluzivan rajton permesi la emisiadon de eŭro. Dum la praktikado de siaj povoj kaj pri sia financo ĝi estas sendependa. La institucioj kaj organoj de la Unio, same kiel la registaroj de membroŝtatoj devontigas sin respekti ĉi tiun principon.
  4. La Eŭropa Centra Banko alprenas la aranĝojn necesajn por plenumi siajn taskojn, konforme al la dispozicioj de artikoloj III-77. - III-83. kaj III-90., kaj al la kondiĉoj fiksitaj en la statutoj de la Eŭropa Sistemo de Centraj Bankoj kaj de la Eŭropa Centra Banko. Konforme al la samaj dispozicioj, la membroŝtatoj kiuj ne enkondukis la eŭron, same kiel iliaj centraj bankoj, konservas siajn agosferojn pri monaj aferoj.
  5. Kadre de sia agosfero, la Eŭropa Centra Banko estas konsultata pri ĉiuj planataj juraj aktoj de la Unio kaj pri ĉiuj planataj reguladoj je nacia nivelo, kaj ĝi rajtas submeti opiniojn.
  6. La decidfaraj organoj de la Eŭropa Centra Banko, ilia konsisto kaj ĉiuj detalaj reguloj pri ilia funkciado estas difinitaj en la artikoloj III-84. - III-87., kaj en la statutoj de la Eŭropa Sistemo de Centraj Bankoj kaj de la Eŭropa Centra Banko.

I-30. artikolo: La Revizora Kortumo

  1. La Revizora Kortumo estas la institucio, kiu kontrolas la kontojn.
  2. Ĝi ekzamenas la kontojn de ĉiuj espezoj kaj elspezoj de la Unio, kaj kontrolas ĉu estis bona financa mastrumado.
  3. Ĝi konsistas el po unu civitano de ĉiu membroŝtato. La membroj plenumas siajn taskojn plene sendepende.

I-31. artikolo: La konsultaj organoj de la Unio

  1. La Komitato de la Regionoj kaj la Ekonomia kaj Socia Komitato helpas en konsulta funkcio la Eŭropan Parlamenton, la Konsilion de Ministroj kaj la Komisionon.
  2. La Komitato de la Regionoj konsistas el reprezentantoj de regionaj kaj lokaj kolektivoj, kiuj okupas elektitan oficon en regiona aŭ loka kolektivo, aŭ havas politikan respondecon antaŭ iu elektita asembleo.
  3. La Ekonomia kaj Socia Komitato konsistas el reprezentantoj de organizaĵoj de labordonantoj kaj laborprenantoj, kaj el reprezentivaj rolantoj de aliaj sferoj de la civila socio, tiel precipe el la reprezentantoj de la ekonomia kaj socia vivo, la civitana partopreno, la fakaj kaj kulturaj terenoj.
  4. La membroj de Komitato de la Regionoj kaj de la Ekonomia kaj Socia Komitato ne estas instrukcieblaj. Dum la plenumo de siaj taskoj ili estas absolute sendependaj, kaj ili agas laŭ la ĝenerala intereso de la Unio.
  5. La regulojn koncernantajn la konsiston, la nomumon de iliaj membroj, tiel ankaŭ la agosferon kaj funkciadon de tiuj ĉi komitatoj enhavas la artikoloj III-292. - III-298. La reguloj pri konsisto de la komitatoj estas en sistemaj, tempaj intervaloj reviziotaj fare de la Konsilio de Ministroj, surbaze de propono de la Komisiono, konsidere la ekonomian, socian kaj demografian evoluon de la Unio.

 

V. TITOLO: LA PRAKTIKADO DE AGOSFEROJ DE LA UNIO

I. ĉapitro – Ĝeneralaj dispozicioj

I-32. artikolo: La juraj aktoj de la Unio

  1. La Unio aplikas la sekvantajn jurajn aktojn dum la praktikado de siaj agosferoj havigitaj al ĝi fare de la Konstitucio, konforme al la dispozicioj de la III. parto: eŭropaj leĝoj, eŭropaj kadroleĝoj, eŭropaj dekretoj, eŭropaj rezolucioj, rekomendoj kaj opinioj.
  2. La eŭropa leĝo havas ĝeneralan validon. Ĝi estas plenmezure deviga kaj rekte aplikenda en ĉiuj membroŝtatoj.

    La eŭropa kadroleĝo estas deviga koncerne la atingotajn celojn por ĉiuj membroŝtatoj, sed la elekton de formo kaj rimedoj ĝi lasas al la naciaj instancoj.

    La eŭropa dekreto estas ĝenerale valida, sed ne leĝdona akto, kiu servas por efektivigo de la juraj aktoj kaj de certaj apartaj dispozicioj de la Konstitucio. La eŭropa dekreto egale povas esti tia, kiu estas plenmezure deviga kaj rekte aplikenda en ĉiuj membroŝtatoj, kaj tia, kiu estas deviga koncerne la atingotajn celojn en ĉiuj adresitaj membroŝtatoj, sed la elekton de la formo kaj rimedoj ĝi lasas al la naciaj instancoj.

    La eŭropa rezolucio estas plenmezure deviga, ne leĝdona akto. En la okazo, se ĝi aparte notas, kiuj estas la adresitoj, la rezolucio estas deviga ekskluzive por tiuj, kiujn ĝi notis, kiel adresitojn.

    La rekomendoj kaj opinioj akceptitaj fare de la institucioj ne havas devigan forton.

  3. Dum konsiderado de proponoj direktiĝantaj al leĝdonaj aktoj la Eŭropa Parlamento kaj la Konsilio de Ministroj sur la donita tereno detenas sin de akcepto de juraj aktoj, kiuj diferencas de la preskriboj de tiu ĉi artikolo.

I-33. artikolo: Leĝdonaj aktoj

  1. La eŭropaj leĝoj kaj kadroleĝoj estas komune akceptataj fare de la Eŭropa Parlamento kaj la Konsilio de Ministroj surbaze de propono de la Komisiono, konforme al la ordinara leĝdona proceduro difinita en la artikolo III-302. Se la du institucioj ne povas veni al konsento koncerne la donitan juran akton, la traktata jura akto ne estos akceptita.

En okazoj aparte difinitaj en la artikolo III-165., eŭropaj leĝoj kaj kadroleĝoj estas akcepteblaj ankaŭ je iniciato de iu grupo de la membroŝtatoj, en akordo kun la dispozicioj de la III-302. artikolo.

(2) En okazoj aparte difinitaj en la Konstitucio, la eŭropaj leĝoj kaj kadrolegoj estas akceptataj fare de la Eŭropa Parlamento respektive la Konsilio de Ministroj memstare, laŭ certaj, specialaj leĝdonaj proceduroj, ĉe kunagado de la Konsilio de Ministroj respektive la Eŭropa Parlamento.