(7) Ĝis kiam la Eŭropa Konsilio ne faras sian decidon laŭ la  alineo (2) de tiu ĉi artikolo, oni kreas en la kadro de la Unio pli striktan kunlaboron koncerne la reciprokan defendon. En la senco de tiu ĉi kunlaboro okaze de armita atako kontraŭ la teritorio de iu el la partoprenantaj membroŝtatoj la ceteraj partoprenantaj ŝtatoj laŭ ĉiuj siaj kapabloj donas al tiu ĉi ŝtato ĉiaspecan armean aŭ alian helpon kaj apogon konforme al la  artikolo 51. de Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj. Dum la realigo de pli strikta kunlaboro koncernanta la reciprokan defendon la partoprenantaj membroŝtatoj strikte kunlaboras kun la Organizaĵo de la Nord-Atlantika Traktato. La artikolo III-214. difinas la detalajn regulojn koncernantajn la partoprenon en tiu ĉi kunlaboro, ties funkciadon, kaj la decidokreajn procedurojn rilate al la kunlaboro.

(8) Oni devas regule konsulti la Eŭropan Parlamenton pri la pli gravaj interrilatoj kaj primaraj alternativaj eblecoj de la komuna sekureca kaj defenda politiko, krome oni devas daŭre informi ĝin pri ties formiĝo.
 

I-41. artikolo: Apartaj dispozicioj rilate al areo  de  libereco,  sekureco  kaj justo

(1)       La Unio estigas areon baziĝantan sur validiĝo de la libereco, sekureco kaj justo pere de la sekvantaj rimedoj:

en okazo se estas necese, alpreno de eŭropaj leĝoj kaj kadroleĝoj,  sur kampoj denombritaj en la III-a parto, por proksimigi la naciajn jurajn normojn;

plifortigo de la reciproka konfido inter la koncernaj instancoj de la membroŝtatoj, precipe surbaze de reciproka agnoskado de tribunalaj kaj ekstertribunalaj decidoj;

operacia kunagado inter la agosferon havantaj instancoj de la membroŝtatoj, nome inter la membroŝtataj policoj, doganinstancoj kaj ceteraj, fakaj servoj okupiĝantaj pri antaŭmalhelpo kaj malkovro de krimagoj.

(2) En la kadro de areo de validiĝo de la libereco, sekureco kaj justo, la naciaj parlamentoj povas partopreni la taksantajn procedurojn laŭ la artikolo III-161., kaj oni devas engaĝi la naciajn parlamentojn en akordo kun la artikoloj III-177. kaj III-174. en la politikan kontrolon de Europol kaj en la taksadon de aktiveco de Eurojust.

(3) La membroŝtatoj  rajtas iniciati leĝdonon konforme al la artikolo III-165.  sur kampo  de polica kaj justica kunagado konekse kun la punaferoj.

I-42. artikolo: Solidareca klaŭzo

(1) En okazo se iun membroŝtaton trafas terorisma atako, aŭ se ĝi fariĝas viktimo de naturkatastrofo aŭ katastrofo kaŭzita de homo, la Unio kaj siaj membroŝtatoj agas kolektive, en spirito de la solidareco. La Unio mobilizas ĉiujn disponeblajn rimedojn, inkluzive la armeajn energifontojn disponigitajn fare de la membroŝtatoj, por ke:

 a)       -        antaŭmalhelpu la terorisman minacon sur la teritorio de la membroŝtatoj;

           -        protektu la demokratajn instituciojn kaj la civilan loĝantaron de ĉiuspeca terorisma
                    atako;
 
           -        okaze de terorisma atako, por iu membroŝtato,  je peto de  politikaj organoj de tiu

                      membroŝtato donu helpon sur ties teritorio;

b)        -          okaze de katastrofo, por iu membroŝtato, je peto de la politikaj organoj de tiu
                       membroŝtato donu helpon sur ties teritorio.

(2) La artikolo III-231. enhavas la detalajn regulojn koncernantajn la efektivigon de tiu ĉi dispozicio.
 

III. ĉapitro - Firmigita kunagado

I-43. artikolo: Firmigita kunagado

(1) Tiuj membroŝtatoj, kiuj deziras krei unu kun la alia firmigitan kunagadon sur kampoj ne apartenantaj al ekskluziva agosfero de la Unio, povas uzi la instituciojn de la Unio ene de la limoj de tiu ĉi, kaj de la artikoloj III-322.-III-329. kaj en akordo kun la reguloj tie determinitaj, kaj ili povas praktiki tiujn ĉi agosferojn aplikante la konvenajn dispoziciojn de la Konstitucio.

La firmigita kunagado devas direktiĝi al antaŭenigo de plenumado de la celoj kaj al defendo de la interesoj de la Unio, krome al la firmigo de la integriĝa procezo. Tia kunagado estas malfermita por ĉiuj membroŝtatoj en akordo kun la artikolo III-324., okaze de sia estigo kaj pli malfrue, kiam ajn.

(2) La Konsilio de Ministroj povas doni rajtigon koncerne la daŭrigon de la firmigita kunagado en ekstrema okazo tiam, kiam la Konsilio de Ministroj konstatis, ke la celoj de la kunagado ne povas esti atingotaj fare de tuto de la Unio ene de racia limdato, kaj se almenaŭ unu triono de la membroŝtatoj partoprenas ĝin. Dume la Konsilio de Ministroj disponas laŭ la proceduro determinita en la artikolo III-325.

(3) En aprobo de la juraj aktoj povas partopreni nur tiuj membroj de la Konsilio de Ministroj, kiuj reprezentas la membroŝtatojn de la firmigita kunagado. Aliflanke la diskutojn de la Konsilio de Ministroj povas partopreni ĉiuj membroŝtatoj.

Por atingi la unuanimecon oni devas konsideri nur la voĉojn de la koncernaj membroj de la Konsilio de Ministroj. Por atingi la kvalifikitan plimulton estas bezonataj la voĉoj de plimulto de la partoprenantaj membroŝtatoj, samtempe reprezentantaj almenaŭ tri-kvinonon de la loĝantaro de tiuj membrostatoj. Se la Konstitucio ne preskribas, ke la Eŭropa Konsilio, aŭ la Konsilio de Ministroj devas decidi surbaze de propono de la Komisiono, respektive se la Konsilio de Ministroj ne disponas je iniciato de la ministro de la Unio pri eksteraj aferoj, por la kvalifikita plimulto estas bezonataj la voĉoj de du-triono de la partoprenantaj membroŝtatoj, samtempe reprezentantaj almenaŭ tri-kvinonon de la loĝantaro de tiuj ĉi membroŝtatoj.

(4) La juraj aktoj alprenitaj en la kadro de la firmigita kunagado devigas nur tiujn membroŝtatojn, kiuj partoprenas la firmigitan kunagadon. Tiuj ĉi juraj aktoj ne apartenas al la uniaj atingaĵoj aprobendaj fare de landoj intencantaj aliĝi al la Unio.
 

VI. TITOLO: DEMOKRATA  FUNKCIADO DE LA UNIO

I-44. artikolo: Principo de la demokrata egaleco

La Unio dum ĉiuj siaj aktivecoj respektas la principon de egaleco inter la civitanoj. La institucioj de la Unio dediĉas al ĉiuj civitanoj la saman atenton.

I-45. artikolo: Principo de la reprezenta demokratio

(1) La funkciado de la Unio  baziĝas sur principo de reprezenta demokratio.

(2) Sur nivelo de la Unio la rekta reprezentado de civitanoj efektiviĝas en la Eŭropa Parlamento. En la Eŭropa Konsilio kaj en la Konsilio de Ministroj la reprezentadon de la membroŝtatoj plenumas siaj registaroj, kaj la registaroj mem estas respondecaj antaŭ siaj, naciaj parlamentoj elektitaj fare de la civitanoj.

(3) Ĉiu civitano havas rajton partopreni  en la demokrata vivo de la Unio. Oni devas fari la decidojn kiel eble plej publike kaj sur nivelo kiel eble plej proksima al la civitanoj.

(4) La eŭropa-nivelaj politikaj partioj kontribuas al elformigo de la eŭropa politika konscio kaj al deklaro de volo de la uniaj civitanoj.

I-46. artikolo: Principo de la partoprena demokratio

(1) La institucioj de la Unio per konvenaj rimedoj garantias, ke la civitanoj kaj intereso-reprezentaj organizoj povu esprimi opinion pri iu ajn aktiveco de la Unio, kaj povu publike diskuti pri tiuj aktivecoj.

(2) La institucioj de la Unio prizorgas malfermitan, travideblan kaj sisteman dialogon kun la intereso-reprezentaj organizoj kaj kun la civila socio.

(3) La Komisiono por garantii la koherecon kaj travideblecon de la uniaj agoj tenas vastajn, anticipajn konsultadojn kun la koncernaj partneroj.

(4) Almenaŭ unu miliono da civitanoj, el signifa nombro de membroŝtatoj povas alvoki la Komisionon prezenti konvenajn proponojn en tiuj aferoj, en kiuj laŭ la prijuĝo de la civitanoj al plenumo de tiu ĉi Konstitucio oni devas alpreni unian juran akton. Oni devas fiksi en eŭropa leĝo la dispoziciojn koncernantajn la specialajn procedurojn kaj kondiĉojn aplikendajn al tiaj, civitanaj iniciatoj.

I-47. artikolo: La socialaj partneroj kaj la memstara sociala dialogo

La Eŭropa Unio konsiderante la diversecon de unuopaj naciaj sistemoj agnoskas kaj subtenas la unia-nivelan taskosurprenon de la socialaj partneroj; kaj respektante ilian aŭtonomecon akcelas la dialogon inter la socialaj partneroj.

I-48. artikolo: La eŭropa mediaciisto

La mediaciisto nomumita fare de la Eŭropa Parlamento transprenas kaj esploras la plendojn koncernantajn la oficajn misuzojn okazantajn dum la aktiveco de la uniaj institucioj, organoj, oficejoj kaj agentejoj, kaj pretigas raporton pri la rezultoj. Dum plenumo de siaj taskoj la mediaciisto estas absolute sendependa.

I-49. artikolo: La travidebleco de laborprocezo de la uniaj institucioj

(1) Por antaŭenigi la bonan regadon kaj certigi la partoprenon de la civila socio, la institucioj, organoj, oficejoj kaj agentejoj de la Unio dum siaj agadoj disponas kiel eble plej komplete respektante la principon de malfermiteco.

(2)     La kunsidoj de la Eŭropa Parlamento estas publikaj;  kaj ankaŭ la kunsidoj de la Konsilio de Ministroj estas publikaj, kiam oni diskutas aŭ aprobas proponon celantan al leĝdona akto.

(3)     Iu ajn unia civitano kaj iu ajn natura aŭ jura persono havanta loĝlokon, aŭ rezidejon laŭ estiga dokumento en iu membroŝtato, rajtas atingi la dokumentojn de institucioj, organoj, oficejoj aŭ agentejoj de la Unio sendepende de ilia formo, konforme al la kondiĉoj difinitaj en la parto III.

(4)     La ĝeneralaj principoj de rajto pri atingo de tiuj ĉi dokumentoj kaj la reguloj determinantaj ties limigojn  baziĝantajn sur komunaj aŭ privataj interesoj devas esti difinitaj en eŭropa leĝo.

(5)    Konforme al la eŭropa leĝo menciita en la alineo (4) ĉiu institucio, organo, oficejo kaj agentejo  listigita en la alineo (3) fiksas en sia statuto la specialajn dispoziciojn koncerne la atingon de siaj dokumentoj.

I-50. artikolo: La defendo de la personaj indikoj

(1)     Ĉiu havas rajton pri defendo de personaj indikoj sin koncernantaj.

(2) Oni devas fiksi en eŭropa leĝo la regulojn koncerne la defendon de naturaj personoj konsidere la personan datummanipuladon fare de la uniaj institucioj, organoj, oficejoj kaj agentejoj, krome fare de la membroŝtatoj dum siaj aktivecoj apartenantaj al aplikokampo de la unia juro, tiel same la regulojn rilate al libera fluo de ĉi tiuj indikoj. La respekton de tiuj ĉi reguloj kontrolas sendependa instanco.

I-51. artikolo: La jura statuso de la eklezioj kaj mondkonceptaj organizoj

(1) La Unio respektas kaj ne ofendas la juran statuson de la eklezioj kaj religiaj organizoj aŭ kolektivoj, kiun ili havas laŭ la nacia juro en la membroŝtatoj.

(2) La Unio tiel same respektas la juran statuson de la mondkonceptaj organizoj.

(3) Rekonante iliajn identecon  kaj specialan kontribuon, la Unio praktikas rektan, travideblan kaj sisteman dialogon kun tiuj ĉi eklezioj kaj organizoj.
 

VII. TITOLO: LA FINANCOJ  DE  LA  UNIO

I-52. artikolo: Buĝetaj kaj financaj principoj

(1) Konforme al la dispozicioj fiksitaj en la  parto III. oni devas antaŭplani kaj indiki en la buĝeto ĉiujn enspezajn kaj elspezajn artikolojn de la Unio, rilate al apartaj financaj jaroj.

(2) La enspezoj kaj elspezoj de la buĝeto devas ekvilibri.

(3) La elspezoj indikitaj en la buĝeto estas aprobitaj por unu financa jaro, konforme al la eŭropa leĝo menciita en la artikolo III-318.

(4)  La antaŭkondiĉo de efektivigo de la elspezoj indikitaj en la buĝeto estas la alpreno de jura akto kun deviga forto, certiganta juran bazon por unia ago kaj plenumo de elspezoj laŭ la artikolo III-318. Tiu ĉi jura akto devas esti eŭropa leĝo, eŭropa kadroleĝo, eŭropa dekreto aŭ eŭropa decido.

(5)  Por certigi la buĝetan disciplinon, se iu jura akto povas havi signifan efikon al la buĝeto, la Unio ne rajtas ĝin alpreni, ĝis kiam oni certigas, ke la propono aŭ dispono estas financebla ene de la limoj de propraj fontoj de la Unio kaj de la plurjara financa kadro menciita en la artikolo I-54.

(6)  Oni devas efektivigi la buĝeton de la Unio respektante la principojn de la efika kaj rezulta financa mastrumado. La membroŝtatoj kaj la Unio kunlaboras por certigi la utiligon de la buĝetaj antaŭplanoj konforme al bazaj principoj de la efika kaj rezulta financa mastrumado.

(7)   La Unio kaj la membroŝtatoj konforme al dispozicioj de la artikolo III-321. batalas kontraŭ la fraŭdo kaj ĉiuj aliaj kontraŭjuraj agadoj ofendantaj la financajn interesojn de la Komunumo.
 

I-53. artikolo: La fontoj de la Unio

(1) La Unio prizorgas la necesajn rimedojn por atingi siajn celojn kaj daŭrigi siajn politikojn.

(2) Sen ofendo de la ceteraj enspezoj, oni devas financi la buĝeton plenmezure el propraj fontoj.

(3) Oni devas fiksi la supran limon de propraj fontoj de la Unio en eŭropa leĝo alprenita fare de la Konsilio de Ministroj, kiu povas krei novajn aŭ povas nuligi certajn, ekzistantajn fontotipojn. Tiu ĉi leĝo povas validiĝi nur post la aprobo fare de la membroŝtatoj, konforme al siaj propraj, laŭkonstituciaj postuloj. Konsultinte la Eŭropan Parlamenton la Konsilio de Ministroj agas unuanime.

(4) Eŭropa leĝo alprenita fare de la Konsilio de Ministroj determinas la detalajn regulojn koncerne la proprajn fontojn de la Unio. La Konsilio de Ministroj decidas post interkonsento de la Parlamento.

I-54. artikolo: La plurjara financa kadro

(1) La plurjara financa kadro certigas, ke la elspezoj de la Unio formiĝu ordigite, ene de limoj de la propraj fontoj. En la plurjara financa kadro konforme al la artikolo III-308. oni devas difini laŭ elspezaj rubrikoj la supran limon de jaraj sindevontigaj antaŭplanoj.

(2) La plurjara financa kadro estas determinenda en eŭropa leĝo alprenita de la Konsilio de Ministroj. La Konsilio de Ministroj decidas sekve de interkonsento de la Eŭropa Parlamento aprobita fare de plimulto de siaj membroj.
(3) La jara buĝeto de la Unio devas esti en akordo kun la plurjara financa kadro.

(4) La Konsilio de Ministroj decidos unuanime pri la alpreno de la unua plurjara financa kadro sekvanta la validiĝon de la Konstitucio.

I-55. artikolo: La buĝeto de la Unio

La Eŭropa Parlamento kaj la Konsilio de Ministroj surbaze de la propono de la Komisiono konforme al la reguloj fiksitaj en la artikolo III-310. alprenas la eŭropan leĝon difinantan la jaran buĝeton de la Unio.

VIII. TITOLO: LA  UNIO  KAJ  SIA  REKTA  MEDIO

I-56. artikolo: La Unio kaj sia rekta medio

(1) La Unio estigas specialajn rilatojn kun siaj najbaraj landoj por krei tian areon de prospero kaj bona najbareco, kiu baziĝas sur valoroj de la Unio, kaj kiun karakterizas striktaj kaj pacaj interrilatoj de kunagado.

(2) Tiucele la Unio konforme al la artikolo III-227. povas krei kaj plenumi apartajn interkonsentojn kun la koncernaj landoj. Tiuj ĉi interkonsentoj povas difini reciprokajn rajtojn kaj devontigojn, kaj povas dispozicii pri ebleco de komunaj agoj. Oni devas sisteme akordigi la plenumon de ĉi tiuj interkonsentoj.

IX. TITOLO: LA  UNIA  MEMBRECO

I-57. artikolo: La kondiĉoj de aliĝo al la Unio kaj ties proceduro

(1) La Unio estas malfermita antaŭ ĉiuj tiaj eŭropaj ŝtatoj, kiuj respektas la valorojn menciitajn en la artikolo I-2. kaj  estas engaĝiĝintaj al ilia komuna validigo.

(2) Iu ajn eŭropa ŝtato, kiu intencas fariĝi membro de la Unio, povas sin turni per ĉi-koncerna petskribo al la Konsilio de Ministroj. Pri la petskribo devas esti informitaj la Eŭropa Parlamento kaj la naciaj parlamentoj de la membroŝtatoj. La Konsilio de Ministroj konsultinte la Komisionon kaj post konsento de la Eŭropa Parlamento unuanime decidas. La kondiĉojn kaj detalajn regulojn de la membriĝo ordigas la akordo inter la membroŝtatoj kaj la kandidatŝtato. Tiu ĉi akordo devas esti ratifita de ĉiuj traktantaj ŝtatoj, laŭ siaj konstituciaj postuloj.

I-58. artikolo: La suspendo de la uniaj membrecaj rajtoj

(1)     Surbaze de konvene motivita propono de unu-triono de la membroŝtatoj, de la Eŭropa Parlamento aŭ de la Komisiono kaj post konsento de la Eŭropa Parlamento, la Konsilio de Ministroj povas konstati en eŭropa decido alprenita de kvar-kvinona plimulto de siaj membroj, ke ekzistas unusenca danĝero, ke iu membroŝtato grave neglektas la valorojn menciitajn en la artikolo I-2. Antaŭ ol konstati tion, la Konsilio de Ministroj aŭskultas la koncernan membroŝtaton, kaj por ĝi -konforme al la sama proceduro -  povas fari proponojn.

La Konsilio de Ministroj regule kontrolas, ĉu la kialoj plu ekzistas, surbaze de kiuj estis farita tia konstato.

(2)     Unu-triono de la membroŝtatoj aŭ la Eŭropa Konsilio surbaze de propono de la Komisiono kaj post konsento de la Eŭropa Parlamento, petinte la registaron de la koncerna membroŝtato prezenti siajn rimarkojn, povas konstati en unuanime alprenita eŭropa decido, ke la membroŝtato grave kaj daŭre neglektas la valorojn menciitajn en la artikolo I-2.

(3) Okaze de la konstato laŭ la alineo (2) la Konsilio de Ministroj en Eŭropa decido alprenita per kvalifikita plimulto povas suspendi certajn rajtojn de la koncerna membroŝtato devenantajn el apliko de tiu ĉi traktato,  inter ili la voĉdonrajton de la registara reprezentanto de tiu ĉi membroŝtato en la Konsilio de Ministroj. Ĉi-okaze  la Konsilio de Ministroj konsideras la eblajn konsekvencojn de tia suspendo tuŝantajn  la rajtojn kaj devojn de la naturaj kaj juraj personoj.

La konstituciaj devontigoj de la koncerna membroŝtato en ĉiu okazo ankaŭ plu devigas tiun ĉi membroŝtaton.

(4) La Konsilio de Ministroj povas poste tamen per kvalifikita plimulto alpreni pli novan eŭropan decidon, en kiu ĝi ŝanĝas aŭ retiras la disponojn faritajn laŭ la alineo (3), se ŝanĝiĝis la cirkonstancoj kondukantaj al ilia preskribo.

(5) Aplikante tiun ĉi artikolon la Konsilio de Ministroj proceduras malatente la voĉon de la koncerna membroŝtato. La sindeteno de la persone ĉeestantaj aŭ reprezentitaj membroj ne estas obstaklo de alpreno de la decidoj menciitaj en la alineo (2).

Tiu ĉi alineo estas aplikenda ankaŭ okaze de suspendo de voĉdonrajto laŭ la alineo (3).

(6) Ĉe apliko de la alineoj (1) kaj (2) la Eŭropa Parlamento decidas per du-triona plimulto de la donitaj voĉoj samtempe reprezentantaj la plimulton de la membroj.

I-59. artikolo:  Memvola eksiĝo el la Unio

(1) Konforme al siaj konstituciaj postuloj iu ajn membroŝtato rajtas decidi, ke ĝi eksiĝas el la Eŭropa Unio.

(2) La membroŝtato decidanta eksiĝi deklaras sian intencon al la Eŭropa Konsilio, kiu ekzamenas tiun ĉi deklaron. Surbaze de la gvidlinioj donitaj de la Eŭropa Konsilio, la Unio kun tiu ĉi ŝtato daŭrigas traktadojn kaj faras interkonsenton, en kiu ili determinas la detalajn regulojn de la eksiĝo de la koncerna ŝtato konsidere la estontajn rilatojn inter la ŝtato kaj la Unio. Flanke de la Unio la Konsilio de Ministroj faras tiun interkonsenton per kvalifikita plimulto kaj post konsento de la Eŭropa Parlamento.

La reprezentanto de la eksiĝanta membroŝtato ne rajtas partopreni la ĝin koncernantajn diskutojn kaj decidkreadojn de la Eŭropa Konsilio kaj Konsilio de Ministroj.

(3) Ekde la validiĝo de la interkonsento pri la eksiĝo, aŭ manke de tio du jarojn post la deklaro menciita en la alineo (2) tiu ĉi Konstitucio ne estas plu aplikebla al la eksiĝanta ŝtato, escepte se la Eŭropa Konsilio interkonsente kun la koncerna ŝtato ne decidas pri la plilongigo de tiu ĉi limdato.

(4)     Se tiu ŝtato, kiu pli frue eksiĝis el la Unio, poste denove petas sian membriĝon, al la petskribo oni devas apliki la proceduron difinitan en la artikolo I-57.