1. Komunikado en Eŭropo
La Eŭropa Unio jam nombras 25 ŝtatojn,
kaj la aliaj eŭropaj ŝtatoj aspiras al membriĝo. Ne estas mia tasko
analizi, ĉu EU kaj en la futuro Eŭropo iĝos federacia ŝtato simila
al Usono aŭ ne, tamen mi rimarkas du bazajn diferencojn: 1) Usono kalkuliĝas
kiel la granda fandujo, kie la alvenintoj post certa tempo (eble nur la
dua aŭ tria generacio) plejparte forlasas sian originan kulturon kaj iĝas
usonanoj; 2) la tuta lando havas komunan lingvon, la anglan (kvankam en
la sudaj ŝtatoj la hispana havas pli kaj pli fortan pozicion).
En Eŭropo kaj ene de EU regas multkultureco
kaj multlingveco, kies gravecon substrekas ĉiuj bazaj dokumentoj de EU.
Eŭropo el neniu vidpunkto (politika, ekonomia, kultura, lingva, religia
aŭ geografia) estas unueca, tion bone prezentas Vera Barandovska (2000),
aliaj atentigas, ke mankas eŭropa konscio, kiu povus kunforĝi la homojn.
Tisljar (1998, 2002) konsideras, ke komuna neŭtrala lingvo kiel esperanto
povus servi kiel identigilo kaj helpus elformi la eŭropan konscion krom
la solvo de komunikada problemo. La ideo, ke io de ekstere venanta, ne
tradicia, povus formi identecon estas dubinda, kvankam esperanto ĝuste
tiun rolon plenumas por la esperanta lingvokomunumo (kelkaj eĉ tion deklaras,
ke “mia lingvo estas mia nacio”).
Unuflanke la multkultureco kaj multlingveco
en si mem estas granda konservinda valoro, kaj tre gravas la egalrajteco
de membroŝtatoj en politika, kultura kaj lingva niveloj, aliflanke la
egalrajta komunikado en multlingva kunteksto kaŭzas multajn - jam praktike
kaj finance ne supereblajn - problemojn internaciskale en politikaj kaj
sociaj organizaĵoj, fakaj kaj sciencaj asocioj, entreprenoj kaj ankaŭ
en la privata sfero (turismo). Pluraj vidas en tio eŭropan Babelan kaoson
(Fettes 1991, Piron, 1994).
Necesas interpretistoj por la konferencoj
kaj kunsidoj, tradukistoj por pretigi la dokumentojn en diversaj lingvoj,
krome enorma eldona laboro. La kostoj de la komunikado iĝas pli kaj pli
grandaj, laŭ la singardaj datumoj de Phillipson (2003:114): 1,2 milionoj
da paĝoj estas tradukitaj jare por la celoj de EU kaj ĉ. 200 interpretistoj
por ĉiuj lingvoj interpretas pli ol 50 kunsidojn tage; unu tekstopaĝo
tradukita kaj kontrolita kostas 175 eŭrojn; la Eŭropa Komisiono kaj Parlamento
elspezis 494 milionojn da eŭroj por tiuspecaj laboroj en 2001. Maertens
(1994:88) taksas la kostojn eĉ pli altaj, 697,816 milionoj da eŭroj jam
por 1990, analizante la interpret- kaj tradukkostojn de 6 EU-instancoj,
t.e. 34 % de la buĝeto. Tiuj kostoj draste multobliĝas, se la egalrajteco
de ĉiuj lingvoj estas traktata serioze, ĉar per la aliĝo de novaj membroŝtatoj,
la oficialaj lingvoj de EU altiĝis de 11 al 20.
Por pli bone kompreni la lingvan situacion
en Eŭropo, estas utile vidi la nombron de denaskaj parolantoj de kelkaj
lingvoj kaj la ekonomian potencon de la landoj, kie ili estas oficialaj
en Tabelo 1 (uzante la datumojn de Navarro 1997, kiu ĉerpas el Encyclopaedia
Britannica 1995 Yearbook).
Lingvo/lando parolantoj (en milionoj) ekonomia potenco (en bilionoj da eŭroj)
germana | 92,137 | 2196,812 |
angla | 60,685 | 1061,187 |
franca | 59,527 | 1338,952 |
itala | 55,511 | 1101,263 |
hispana | 32,027 | 441,746 |
nederlanda | 20,770 | 431,536 |
portugala | 12,107 | 116,999 |
rusa | 151,876 | 391,503 |
pola* | 38,6 | 368,1 |
hungara* | 10,0 | 134,7 |
ĉeĥa* | 10,2 | 155,9 |
litova* | 3,6 | 29,2 |
Tab. 1: Parolantoj de kelkaj eŭropaj lingvoj
kaj ilia ekonomia potenco
(parolantoj sumiĝas el diversaj landoj
kaj dialektoj, krome el uzo kiel lingua franca; la ekonomia potenco estas
kalkulita: nombro de parolantoj x (bruta nacia produkto / nombro de loĝantoj);
la datumojn koncerne la lingvojn kun * (novaj membroj de EU) mi kunmetis
surbaze de la CIA World Factbook 2003)
El la Tab1 vidiĝas, ke la germana estas la plej grava lingvo en Eŭropo koncerne la nombron de siaj parolantoj - kiuj cetere vivas en 5 landoj: Germanio, Aŭstrio, Svislando, Luksemburgio kaj Belgio - kaj ankaŭ la ekonomian potencon, kiel dua sekvas la franca, se ni konsideras la ekonomian potenco kaj la fakton, ke ĝi estas parolata en 4 landoj: Francio, Belgio, Svislando kaj Luksemburgio. Eĉ la itala antaŭas la anglan koncerne la ekonomian potencon. Tamen la angla - parolata nur en Britio kaj Irlando - havas la plej grandan influon. Tion subtenas ĝia internacia pezo (Tab2 surbaze de Navarro 1997).
Lingvo/lando parolantoj (en milionoj) ekonomia potenco (en bilionoj da eŭroj)
angla | 508,266 | 8226,548 |
hispana | 334,147 | 1784,405 |
portugala | 172,956 | 602,940 |
rusa | 166,004 | 417,799 |
franca | 115,737 | 1598,993 |
germana | 96,003 | 2256,611 |
itala | 59,233 | 1162,988 |
nederlanda | 27,669 | 458,377 |
Tab. 2: Parolantoj de antaŭaj eŭropaj
lingvoj kaj ilia ekonomia potenco en la mondo
(kalkulo kiel en Tab1)
2. Komunikaj modeloj
Serĉante solvon por la eŭropa komunikado
eblas pluraj modeloj (kp. Pool 1998, Cwik 2002, kompletan sistemigon
donas Blanke 2001):
* Daŭra multlingveco, kie ĉiuj uzas
sian gepatran lingvon kaj amaso da interpretistoj, tradukistoj kaj eldonistoj
laboras pri la certigo de informinterŝanĝo. Tiu ĉi solvo certigas egalrajtecon,
sed tro multe kostas. La lingvaj servoj foruzas grandan parton de la buĝeto
de institucioj, anstataŭ servi la efektivajn celojn. La disvolviĝanta
maŝina tradukado povos transpreni nur parton de la laboro. En la praktiko
ne ĉiuj lingvoj estas egale uzataj, ekzistas pli kaj malpli uzataj lingvoj:
la angla estas la plej ofte uzata laborlingvo, la du aliaj - en eŭropa
kunteksto - sufiĉe gravaj lingvoj, la franca kaj la germana estas multe
malpli uzataj. Tio ofte vidiĝas ankaŭ ĉe laboranoncoj: ne anglalingvanoj
estas diskriminaciataj.
* Trilingveco, kiam ĉiuj interkomunikiĝantoj
scipovas almenaŭ tri lingvojn, do krom la gepatra lingvo ankoraŭ du.
Tiu modelo ne malnecesigas la interpretistojn, ja ofte povas okazi, ke
malgraŭ la scio de po 3 lingvoj la partneroj ne povos interkompreniĝi:
ekz. polo, kiu parolas germane kaj ruse kaj hispano, kiu parolas france
kaj angle. Ĉiukaze konsiderante la neefikan lingvoinstruadon kaj la lingvoscion
de la eŭropaj civitanoj (vd. rezultojn de Eurobarometro en la artikolo
de Blanke en tiu ĉi volumo, kaj la fundamentan kritikon de Piron pri reala
trilingveco), tio ne estas reala por grandaj amasoj, nur por iu elito.
Praktike tiu solvo signifas denove la plifortiĝon de la pli uzataj lingvoj
kaj la marĝeniĝon de la malgrandaj lingvoj, ja estus tendenco lerni tiun
lingvon, kiun la plejmulto lernas, scias, do momente la anglan.
* Unulingveco en internacia kunteksto
kaj multlingveco loke. Tiu ĉi solvo estas la plej kostefika, ja necesas
lerni nur unu lingvon kaj solvi la tradukproblemojn el kaj al tiu ĉi pivota
lingvo. Por tiu ĉi celo eblas elekti unu el la etnaj lingvoj de la komunumo
aŭ revivigi la latinan aŭ enkonduki planlingvon, ekz. esperanton.
· Multaj opinias, ke la angla jam plenumas
centran rolon ankaŭ en la eŭropa komunikado kaj akceptas pragmatike ĝian
prioritaton por la futuro, aliaj atentigas pri la danĝeroj de tiu ĉi
situacio (Chiti-Batelli, Janton 1995, Phillipson 1992, 2003). Evidente
la uzo de la angla donas pli bonajn ŝancojn por anglalingvanoj ol por
la ceteraj civitanoj. Nun nur malgranda procentaĵo (10 %-oj) de la eŭropa
loĝantaro parolas angle denaske, ili ne devus lerni alian lingvon, male,
ili povus profiti pro la disvastiĝinteco de sia lingvo kaj sekve de sia
kulturo, sed la plimulto devus investi multajn jarojn por lerni ĝin. Haszpra
(2003) provis taksi la kostojn de lernado de la angla kaj de esperanto
kaj elmontris ĉ. dekoblan diferencon en la financa kaj tempa investoj.
· La akcepto de esperanto por la rolo
de komuna lingvo certigus egalrajtan komunikadon kaj similan investon de
tempo kaj mono, - sed multe malpli ol por la angla - por la eŭropaj civitanoj.
· La revivigo de la latina postulus tre
grandan investon de tempo kaj mono de ĉiuj.
Laŭ la franca lingvisto Hagège “Eŭropo
estos multlingva, aŭ ĝi tute ne estos”. Malgraŭ la streboj observi
la konstatojn de la Deklaracio de lingvaj rajtoj (1996), kiu teorie certigas
egalajn rajtojn al parolantoj de diversaj lingvoj, en ĉiuj tri modeloj
aperas la danĝero de pliuzo de iu etna lingvo - praktike tiu de la angla,
kio estas kontraŭ la egalrajta komunikado kaj ne fontas el eŭropa tradicio.
La germana povus havi pli grandajn pretendojn surbaze de sia disvastiĝinteco
en Eŭropo kaj ankaŭ ekonomia potenco (Tab1), sed ĝi havas pli malavantaĝan
situacion ol la angla (vd Blanke en tiu ĉi volumo). Inter la membro-ŝtatoj
de EU mankas eĉ la konscio pri bezono radikale ŝanĝi la nejustan lingvopolitikon
en EU.
Diversaj esperantistaj lobiaj grupoj,
ekz. Eŭropa Esperanto-Unio, la Studgrupo pri komunikado kaj lingvaj problemoj
de EU, la Brusela Komunikad-Centro de UEA proponas Esperanton kiel neŭtralan
interkomunikilon por Eŭropo. Analizante la babelan sindromon kaj kontraŭstaron
al akcepto de planlingvo la psikologo Piron (1994) mencias i.a. la ignoron,
la defendon de status quo kaj la troan kredon en la natureco de naturaj
lingvoj. Aliaj akceptas tiun alternativon (i.a. Eco 1994), la franca lingvisto
Martinet (1989) tiel opinias: “la lingva problemo de la internacia komunikado
manifestiĝas nuntempe en la konflikto inter esperanto - pri kiu ni scias,
ke ĝi funkcias kontentige en la rondo de siaj uzantoj - kaj iu hegemonia
nacia lingvo, kiel ni ĉiuj scias, la angla”. Indas priesplori la proponon
el diversaj vidpunktoj.
Post la skiza prezento de la lingva problemo
en Eŭropo kaj la eblaj solvoj el vidpunktoj de egalrajteco kaj kostoj,
mi entreprenas la analizon de la angla kaj esperanto el la vidpunkto de
lingvo kaj interkultura komunikado, kies prikonsidero estas grava faktoro
en la sukcesa komunikado, kaj serĉas la specifecon de la alternativa komunikada
maniero perhelpe de esperanto.
3. Interkultura komunikado
3.1. Kulturo kiel determina faktoro en
komunikado
Kulturon mi uzas en vasta senco, komprenante
sub ĝi ne nur artaĵojn, sed ankaŭ historion, instituciojn, materiajn
signojn de la homa vivo, sociajn kutimojn, morojn, kondutojn, pensmanieron
kaj valorjuĝojn. La lingvo estas parto kaj portanto de la kulturo. Oni
alproprigas la kulturon kaj la lingvon de la ĉirkaŭaĵo dum la ensociiga
procezo. Individuo karakteriziĝas per la kulturo de sia medio, sed individuaj
trajtoj traplektas tion, kiuj diferencigas lin/ŝin de la aliaj, baze troviĝas
la universalaj trajtoj, laŭ la konata triangula prezento la persona kulturo
konsistas el:
----- speciala por la individuo: heredita kaj lernita
----- speciala por la medio: lernita
---
universala homa naturo: heredita
Hofstede (1994) konsideras la kulturon
kiel mensan programadon, kiu fontas el la familio, najbaroj, lernejo, laborejo,
komunumo, en kiu ni vivas. Li prezentas kulturon kiel cepon, kies tavoloj
estas de ekstere simboloj, herooj, ritoj kaj valoroj. Lingvo apartenas
al la ekstera tavolo. Por lerni alian kulturon, oni devas ŝanĝi la programon,
do mallerni la propran. Cetere ni ĉiuj apartenas al pluraj grupoj, tiel
ni havas plurajn mensajn programojn.
La lingvo spegulas la kulturon de
sia lingvokomunumo. Ĉiujn kulturerojn oni esprimas per vortoj. La t.n.
realaĵoj (kulturaj specifaĵoj), specialaj lingvaj strukturoj (ekz. esprimo
de tempo kaj aspekto), la mapado de la mondo, realeco al vortoj (ekz. distingo
de koloroj, familiaj rilatoj) kaj la frazeologiaĵoj estas kulturdependaj.
Siavice la lingvo influas la pensadon de siaj uzantoj disponigante specialajn
kadrojn al la mondovido kaj konceptado.
Kulturo influas la formon kaj enhavon
de komunikado. La strukturo kaj formo de komunikado obeas al socilingvistikaj
normoj ene de lingvokomunumo. Tiuj normoj dependas de la socia statuso,
aĝo, sekso kaj intimeco de la rilatoj de la interparolantoj. Ne nur tio
gravas kion oni diras, sed ankaŭ tio, kiel oni diras. La ĝentilecformoj
(saluto, alparolo, formo de peto kaj rifuzo, ktp) traplektas nian konversacion,
ilia neuzo aŭ malĝusta uzo riskas la sukceson de la komunikado (ekz.
plenumon de peto). Tiu ĉi normaro varias de kulturrondo al kulturrondo
(ekz. la kutima pli familiara pola alparolo “sinjoro Peĉjo” estus
ridinda hungare).
Ankaŭ la enhavo certagrade dependas
de la lingvokomunumo, certaj temoj (ekz. seksa vivo, malsanoj, financa
stato) povas esti tabuaj, do ne tuŝeblaj publike, aliaj temoj estas oftaj
kiel societaj enkondukoj (ekz. la vetero, politika situacio). Alie aspektas
konversacio en la japana kaj en usona kuntekstoj, eĉ la silento havas
malsaman rolon (en aziaj kulturoj ĝi esprimas respekton, en eŭropa kaj
usona kunteksto plie kontraŭstaron). La metakomunikado akompananta la
lingvan komunikadon same havas siajn kulturdependajn variantojn (vd Axtell
1997). La komunikada konduto estas determinata per tio: kiu parolas kun
kiu kiel kaj pri kio.
La interkulturan komunikadon multe
influas la kulturaj valoroj (kiel individualismo, familio, religio, homa
naturo, tekniko, laboro kaj libertempo, egaleco, seksanecrolo, naturo,
tempo, formaleco, silento, memfido), kiuj konsistigas la identecon de la
homo kaj mondkoncepto (Samovar, Porter 1999) - entute tio, kiel ni perceptas
la mondon, kiel ni esprimas tion per la lingvo kaj metakomunikado.
3.2. Supozoj kaj celoj en komunikado
Ekzistas riĉkuntekstaj kaj malriĉkuntekstaj
kulturoj (Hall & Hall 1990: high and low context cultures): en la unua
ne ĉio estas eksplicite dirita dum la konversacio, ja la homoj konas la
kuntekston kaj mem povas aldoni la neeldiritan informojn. La komunikado
baziĝas sur multaj komunaj scioj, do funkcias certaj antaŭsupozoj (pli
ofta en aziaj kulturoj); en la dua la kunteksto devas esti pli eksplicite
donita (ekz. usona kulturo). Konversacioj en la du malsamtipaj kulturoj
alie aspektas, en la unua multe pli estas komunikata ol dirata.
Diferencas la fonaj scioj de komunikantoj,
al kiuj povas aludi la komunikaĵo. Ankaŭ la konotacioj estas malsamaj,
nur mencii la malsaman komprenon de prezidento, profesoro ktp. (ĉi lasta
kiel ‘instruisto’ aŭ la ‘plej altgrada universitata instruisto’).
Ju pli malproksimas du kulturoj despli
eksplicitaj devas esti la interparolantoj. Kvankam eblas kontraŭstarigi
eŭropan kaj azian komunikadon, tamen ambaŭ estas interne tre diversaj.
La kontrastigo de orient- kaj okcident-eŭropa aperas ankaŭ en la komunikado,
same diferencas la nordaj kaj sudaj parolkutimoj (en ĝentilecformoj, parolrapideco,
distanco inter la interparolantoj ktp.). La eŭropa multkultureco implikas
diversecon en la komunikado. Ĉu la angla, kiu havas sian kulturan ŝarĝon
de la angla kulturo por resti ĉe Eŭropo aŭ tiun de Usono, kiu prezentas
- kvankam signifan pro sia rapide disvastiĝanta amaskulturo - tamen ekstereŭropan
kulturan influon, povas signifi iun lingvan kaj kulturan denominatoron
por Eŭropo? Dubinde. La franca kaj la germana havas pli da tradicio en
la kontinento. La usona “Keep smiling!” optimismo, la tuja senpera
formo sen iu proksimeco de la komunikantoj ne nepre helpas en la diskuto
de problemoj.
Interparolo povas havi diversajn
celojn:
- babilado (subteno de socia kontakto,
pasigo de tempo);
- informado (ekz. interkonatiĝo, ekkonigo
de ies kulturo, esprimo de opinio);
- komuna solvo de iu tasko, problemo (politika,
komerca, praktika, ktp.) envolvante diskuton, kontraŭstarigon de interesoj.
La preciza kaj ĝusta kompreno estas la
plej grava en la 3a tipo.
3.3. Efikeco de la komunikado (rezultoj
kaj konfliktoj)
La konversacio estas kompleksa socikultura
evento. La komunikado atingas sian celon, se ne nur la uzata kodo de la
interparolantoj estas la sama, sed ankaŭ la fonaj scioj kaj antaŭsupozoj
rilataj al la konkreta komunika evento estas komunaj, kompreneble supozante
ke la interparolantoj volas kunlabori, do doni verajn informojn.
Se malsamkulturanoj interkomunikiĝas,
tiam la fonaj scioj kaj antaŭsupozoj estas kutime malsamaj, almenaŭ povas
diferenci, aludoj povas esti miskomprenataj. Tiel riĉkunteksta komunikado
havas danĝerojn: la partnero povas ne kompreni aŭ miskompreni la mesaĝon.
Ĉi lasta estas ankoraŭ pli danĝera, ĉar la problemo restas kaŝita.
Pro tio necesas pli granda ekspliciteco flanke de la parolantoj kaj pli
granda toleremo flanke de la aŭskultantoj, entute pli granda malfermiteco
por la alieco ambaŭflanke. Por vere sukcese komuniki interkulture, necesas
akiri interkulturan kompetenton, t.e. konscii pri la kulturdependeco de
nia propra kulturo, kompreno por la alia kaj en konkretaj kazoj konatiĝi
kun la bazaj kulturaj elementoj de la partnero.
3.4. Lingvaj alternativoj de interkultura
komunikado
Interkultura komunikado povas okazi
uzante:
- la saman gepatran lingvon, ekz. inter
usonano kaj anglo, inter usona blankulo kaj usona nigrulo aŭ indiano -
ĉies lingvouzon influas la propra kulturo, sed ekzistas multaj komunaj
elementoj;
- la gepatran lingvon de unu el la partneroj
- tio devigas la alilingvanon adaptiĝi al la kulturo de la unua, en kies
lingvo ili interparolas (kazo, se polo interparolas angle kun anglalingvano);
- komunan lingvon, kiu ne estas la gepatra
lingvo de iu el la interparolantoj (hungaro kaj polo interparolas angle,
germane aŭ esperante).
La lasta situacio, kiam iu etna lingvo,
nun la angla kaj iu planlingvo plenumas la rolon de interkulturaj komunikiloj,
estas la temo de la sekvaj komparoj.
4. La angla kiel interkultura komunikilo
La angla estas la nacia lingvo de
angloj, usonanoj, aŭstralianoj kaj la oficiala lingvo de kelkaj aliaj
landoj (ĝi estas la gepatra lingvo de ĉ. 350 milionoj da homoj kaj almenaŭ
ankoraŭfoje tiom parolas ĝin en la mondo, citate ekz. ĉe Jenkins 2000).
Ĝi nature kreiĝis kaj evoluis kiel etnaj lingvoj, elformis siajn specialajn
strukturojn. Ĝi ekuziĝis kiel internacia lingvo en la 20a jc post la
latina kaj parte la franca, kiuj havis similan, sed pli limigitan rolon
dum la historio de Eŭropo. Tiu ĉi rolo estas dankebla al la pli granda
politika, ekonomia kaj kultura influo de Usono (!) en la tuta mondo, kaj
ne al eŭropa tradicio (vd Tab2).
Jam elformiĝis regionaj variantoj de
la angla (aŭstralia, hindia, ktp.). La uzo de la angla kiel lingua franca
inter malsamlingvanoj kondukis al la nova nocio de International English
(aŭ EIL: English as International Language), kiu estas pli simpla ol la
vera angla (Jenkins 2000). Jenkins parolas pri la historia rolo de la angla
en internacia komunikado kaj pri la nuna historia ŝoviĝo, kiam la nedenaskaj
angleparolantoj, kiuj jam estas pli multaj ol la denaskaj, transprenas
la lingvon de la denaskaj anglalingvanoj (2000:3). Ŝi kaj tuta movado
nuntempe konsideras, ke la angla povas esti interkultura, pli demokratia,
se la internacia uzo estas pli multe konsiderata - kaj iu lingva kerno
(Lingua Franca Core) estas difinita, kiu estus regebla por diverslingvanoj.
La instruado fokusiĝu al la lernebla parto de la lingvo, ĉefe pri la
elparolo - jen la internacia angla. Ni vidu, kiujn trajtojn la angla kaj
pli strikte la internacia angla havas!
4.1. Kiel lingvo
* La sonsistemo de la angla estas sufiĉe
komplika pro la multeco de ĝiaj sonoj, eĉ post la forigo de kelkaj sonoj,
malfacilaj por multaj (cetere tio kreskigas la nombron de homofonoj, kiuj
malfaciligas la unusencan komprenon!); la ortografio ne estas konsekvenca,
do la elparolo kaj skribo daŭre havas siajn malfacilaĵojn.
* La morfologio baziĝas plejparte sur
senŝanĝaj elementoj, sed la deriva sistemo ne estas regebla por neanglalingvanoj,
oni devas lerni la vortojn aparte (la vortrilatoj el 5.1. estas tute diversaj:
quick à quickness, beautiful à beauty, long à length, intelligent à
intelligence, big à size ktp).
* La sintaksa strukturo ne estas travidebla,
kelkfoje ĝi estas eĉ plursenca (verbaj kaj substantivaj aŭ adjektivaj
radikoj ofte ne diferencas), tiel la mesaĝo ne ĉiam ĝuste deĉifreblas.
* La vortprovizo estas riĉa, ĝi devenas
el la ĝermanaj lingvoj, sed havas konsiderindan parton el la latinidaj
lingvoj tra la franca; plursignifaj vortoj kaj homonimoj povas ofte kaŭzi
neĝustan semantikan deĉifradon de la mesaĝo; ankaŭ la frazeologio estas
abunda kaj netravidebla. La streboj por la internacia angla neglektas la
semantikan flankon; ja la tasko redukti la vortsignifojn aŭ la nombron
de frazeologiaĵoj estas tre tikla. Kiuj estus la elementoj kompreneblaj
por diverslingvanoj?!
Altnivela lingva kompetento en la angla,
t.e. bona rego de elparolo, gramatika strukturo kaj de granda vortprovizo,
estas malfacile akirebla. Ankaŭ la konata brita fonetikisto, Wells (2003)
konsideras, ke la angla ne taŭgas por la rolo de internacia lingvo, sed
prefere esperanto. La certagrada plisimpligo de la angla estas riska afero,
ĉar diversaj flankoj estas malfacilaj por diverslingvanoj. Granda simpligo
en la fonetika, morfologia, sintaksa kaj semantika nivelo farus el ĝi
artefaritan lingvon. Iuj tiaj proponoj jam okazis, kiel la Basic English
de Ogden el 1931, kiu entenis reduktitan vortprovizon ĝis la minimumo
(850 vortoj) kaj aliaj vortoj devis esti ĉirkaŭskribitaj per ili.
4.2. Kiel kulturportanto
La angla esprimas iuspecan internacian
kulturon, despli, ke multe de tio devenas nuntempe el Usono kaj lingviĝas
unue angle (ekz. jogging, hot dog, monitoring, mobbing, snowboard, top
kaj la tuta komputila tereno). Multaj el la mondaj problemoj (kiel globalisation,
subsidiarity, sustainable evolution), kiuj estas traktataj en internaciaj
forumoj, kie la angla estas la plej ofte uzata, estas konataj en sia anglalingva
formo kaj ne ĉiam akiras nacilingvajn variantojn. La pli ofta uzo de la
angla efikas kiel dinamo kaj pli kaj pli da nocioj normiĝas unue en la
angla kaj pli kaj pli da homoj lernas ĝin.
La angla estas portanto de sia pli ol
jarmila kulturo, la strukturo de la lingvo, la frazeologiaĵoj atestas
tion, speciala pensmaniero estas kodita en ĝi. Oni povas ignori la artajn
verkojn kaj aludoj al ili (To be or not to be?), la anglajn aŭ usonajn
realaĵojn (tamen ne ĉiuj same faros tion!), sed ne eblas tute sterilizi
la vortojn de sia kultura ŝarĝo kaj forigi kulturdependajn esprimojn.
La angla ne estas sufiĉe fleksebla lingvo por esprimi iun alian pensmanieron,
nur per specialaj klarigoj. La simpligita internacia angla distanciĝos
de la angla de denaskuloj, samtempe ĝi ne servos kiel identigilo por alilingvanoj.
Ĝi restos portanto de limigita anglalingva kulturo.
Do la angla, eĉ la internacia angla malfacile
povas transigi aliajn kulturojn kaj transponti inter kulturoj: aŭ iuj
esprimoj ne eblas aŭ eblas, sed ili havas jam alian signifon. Necesas
longdaŭra influo, por ke io inkluziviĝu en la anglan. Nuntempe la angla
estas uzata en multaj terenoj (politiko, ekonomio, scienco, kulturo kaj
ankaŭ en turismo de privatuloj) por interkultura komunikado, sed kun risko
de miskomprenoj (ekzistas raportoj pri aviadilkatastrofoj pro miskomprenoj).
4.3. Supozoj, temoj kaj strategioj en
konversacio
La usona komunikado estas eksplicita,
la angla iom malpli. Ene de naciaj kulturrondoj validas certaj supozoj
pro la historia, kultura kaj lingva komuneco, kiujn la membroj certagrade
alproprigas dum la deviga edukado kaj la ensociiga procezo. Supozoj, kiuj
povas funkcii en Britio aŭ en Usono, ne funkcias dum la interkultura komunikado
per la internacia angla inter nedenaskaj anglalingvanoj, do ĉio devas
esti eksplicite dirita.
Homoj uzantaj la anglan por internacia
komunikado povas havi la plej diversajn politikajn, ekonomiajn, religiajn
konceptojn, sen havi iun ajn komunecon. Kompreneble tiun komunecon povas
certagrade doni ekz. la komuna esplortereno (se konkurenco tion ne malhelpas),
agado en la sama organizaĵo, kiam ankaŭ ekzistas komunaj fonaj scioj,
sur kiuj baziĝas la aludoj kaj supozoj. Same povas funkcii aludoj al internacie
konataj eventoj kaj elementoj de la internacia kulturo. Tamen ofte okazas,
ke la partneroj havas malsamajn interesojn, kaj uzas la anglan por atingi
kompromison, ekz. por negoci pri politika situacio aŭ varoj.
Kutimaj konversaciaj temoj estas:
· babilado pri persona vivo, turismaj
informpetoj;
· diskonigo de kutimoj, ĝenerale kulturaĵoj
de la lando de la interparolantoj;
· diskuto pri fakaj problemoj dum iu
konferenco;
· diversaj gravaj mondaj aŭ interlandaj
problemoj koncerne politikon, ekonomion, medion, ktp..
Komunikado fontas el informmanko, karakteriziĝas
per iu necerteco, eventuala timo de alieco, konkurenco kaj de konfliktoj.
La komunikada strategio kutime dependas de la situacio, de la atingota
celo kaj de kulturaj diferencoj. Necesas trovi iun komunan bazon por la
sukcesa komunikado kaj konsiderante la partneron lerte progresi. La interkulturaj
strategioj iĝis gravaj elementoj en la komerco: en la organizado de multnaciaj
firmaoj, en sumerkatigo de varoj en diversaj landoj. Ili tre gravas ankaŭ
en la politika dialogo - la neglekto de la kultura fono de la alia, povas
konduki al gravaj konfliktoj. La angla en si mem ne sufiĉas, ja donas
neniun komunecon al la homoj, kiuj parolas ĝin, necesas transpaŝi la
lingvajn barojn, pli eksplicite paroli kaj konatiĝi kun la kulturaj kutimoj
de la partnero. Oni devas aparte akiri interkulturan kompetenton, kiu estas
multe pli atentata nuntempe.
5. Esperanto kiel interkultura komunikilo
La planlingvo Esperanto estas kreita
por la celo de interetna kaj tiel interkultura komunikado, ĝia strukturo
estas pro la planiteco relative logika (azianoj kelkfoje protestas kontraŭ
ĝia eŭropeco!) kaj senescepta por plifaciligi ĝian regadon. En multaj
landoj estas pli aŭ malpli multaj homoj, kiuj parolas ĝin (laŭ taksoj
entute malpli ol unu miliono da homoj) kaj la bezono por dialogoj trans
lingvaj baroj vivigas ĝin jam de 117 jaroj. La interreto donis novajn
eblecojn kaj instigojn al la grandskala internacia uzado de esperanto.
5.1. Kiel lingvo
Ĝiaj lingvaj ecoj servas la pli facilan
komunikadon inter malsamlingvanoj, t.e.:
* La sonsistemo de esperanto estas konvena
por multaj nacianoj, sed ne ideala (ĝiaj 5 vokaloj estas tiuj, kiuj troviĝas
en 90 %-oj de lingvoj, sed kelkaj konsonantoj estas malfacilaj por certaj
parolantoj); inter la skribo kaj la parolo estas konsekvenca respondeco,
la baza principo estas ‘unu litero - unu fonemo’; la sufiĉe elasta
elparolo de sonoj ebligas la interkomprenon inter homoj kun malsamaj sonbazoj.
* La morfologio baziĝas sur senŝanĝaj
morfemoj kaj la vortfarado estas produktiva (rapida à rapideco, bela à
beleco, longa à longeco, intelligenta à intelligenteco, granda à grandeco
ktp., kp.4.1.), tiel el iu kerna vortprovizo multaj aliaj vortoj deriveblas
(surbaze de la unuaj 1000 vortoj, oni disponas pri ĉ. 3000 vortoj).
* La sintaksa strukturo estas travidebla
(verbaj, substantivaj, adjektivaj kaj adverbaj finaĵoj estas karakterizaj),
tiel la mesaĝo unusence deĉifreblas.
* La vortprovizo havas eŭropan karakteron,
la bazaj vortradikoj devenas ĉefe el latinidaj kaj ĝermanaj lingvoj,
sed la aliaj vortoj estas derivataj el ili (tion bone montras la nova Plena
Ilustrita Vortaro, kiu enhavas ĉ. 16780 kapvortojn kaj ĉ. 46890 leksikajn
unuojn en 1270 paĝoj) kaj la vortsignifoj estas limigitaj, tiel estas
pli granda ŝanco por la ĝusta semantika deĉifrado de la mesaĝo.
Altnivela lingva kompetento en esperanto
estas ebla pro la regula sistemo kaj ekonomia vortprovizo. La analogio
en la vortfarado ne ŝarĝas la memoron, sed baziĝas sur la natura mensa
kreivo de la homo (Piron 1987).
5.2. Kiel kulturportanto
Lingvo, esprimilo de sia lingvokomunumo,
estas ĉiam portanto de kulturo, ja ĝi spegulas la kulturon de tiu homgrupo.
Kiun kulturon spegulas esperanto? Ne kalkulante la kelkcent denaskulojn,
esperanto estas aldona lingvo de siaj parolantoj (ofte eĉ ne la dua),
kiuj havas sian originan kulturon, el kiu fontas ilia gepatra lingvo. La
originaj kulturoj de esperantistoj speguliĝas konscie kaj nekonscie en
esperanto, tion subtenas ankaŭ esploroj: en la semantika kampo subkonscie
aperas la influo de la gepatra lingvo (vd Koutny 2004, ekz. en la uzo de
kolornomoj, certaj esprimoj).
Auld (1986) asertas, ke la esperanta kulturo
estas inkluziva, ĝi nutras sin el la naciaj kulturoj, transprenas iliajn
valoraĵojn. Esperantistoj mem strebas transdoni siajn naciajn valoraĵojn
per tradukoj, prezento de sia kulturo. La lingva fleksebleco de esperanto
permesas tion, ĝiaj vortoj, esprimoj ne estas tiomgrade kulture ŝarĝitaj,
kiel tiuj de etnaj lingvoj kun plurjarcenta historio. Tion bone ilustras
ankaŭ la Indiĝenaj dialogoj, nederlanda projekto, kiu servis la kulturan
dialogon de diversaj indiĝenoj perhelpe de esperanto. La interkultura
dialogo estas la baza aperformo de esperanto.
La internacia kulturo, kiu inundas la
nunan mondon per siaj amasproduktoj, same speguliĝas en la vortprovizo
de esperanto kiel en multaj aliaj lingvoj (Junuloj en ĝinzo manĝas hamburgerojn
kaj trinkas kolaon, dum kiam ili aŭskultas rokmuzikon.)
Leviĝas ankaŭ la demando, ĉu esperanto
havas propran kulturon. Eksteruloj - sen ekzameni la faktojn de la funkciado
de la lingvo - ofte obĵetas, ke ne: “artefarita lingvo ne povas havi
kulturon”. Maksimume ĝi povas transigi la kulturon de ĝiaj parolantoj
- asertas Sakaguchi (2004), kiu parolas nur pri la ĵargono de la Centra
Oficejo (centra organo Universala Esperanto-Asocio) neglektante, ke la
lingvouzo baziĝas sur la vivo de la esperantistaro. Al tio ne kontraŭdiras,
ke ne ĉiuj esperantistoj same posedas tiun kulturon, kiel tio okazas ankaŭ
por aliaj kulturoj. La lingvokomunumo - dum sia pli ol 100-jara ekzistado
- nature kreis sian karakterizan kulturon. Kvankam tio ne estas tiom ampleksa
kiel la plurjarcentaj aŭ jarmilaj naciaj kulturoj, ĉefe la ĉiutagaj
aferoj, realaĵoj mankas, ĉar esperantistoj ne havas komunan terenon kaj
ŝtaton, do mankas la plena gamo de socia vivo, sed ekzistas tipaj figuroj,
aranĝoj, institucioj, verkoj ktp., kiuj lasas siajn spurojn en la lingvo
(vd. Melnikov 1992, 2001, Koutny 1998). Fiedler (1999, 2002) detale analizis
la esperantajn frazeologiaĵojn surbaze de korpuso de skribitaj kaj parolataj
tekstoj, kaj elmontris similaĵojn kun etnolingvaj. Estas bone konate,
ke en frazeologiaĵoj koncize prezentiĝas kulturaj elementoj. La sociaj
kondutmanieroj kaj la ilin spegulantaj ĝentilecformoj ne estas normigitaj,
sed estas proksimaj al la pli malfermitaj usonaj kaj eŭropaj normoj (Koutny
1998).
Esperanta kulturo plenumas similan rolon
al la naciaj, ĝi estas la bazo por efika komunikado, kompreno de literaturaĵoj
kaj ŝercoj en Esperantio. Ĝi donas iun komunecon por la komunikantoj,
- ja ĉiuj mem elektis esti membro de tiu lingvokomunumo -, kaj tio helpas
akcepti la malsamecon de la alia. Multaj el la esperantoparolantoj akceptas
e-lingvon kaj -kulturon kiel indentigilon. Eble tio ŝanĝiĝus, se esperanto
estus grandskale parolata.
Pro la apero de ĉiuj tri kulturaj tavoloj
esperanto bone funkcias kiel interkultura komunikilo, laŭ la nuna praktiko
ĉefe en la privata sfero.
5.3. Supozoj, temoj kaj strategioj en
konversacio
Antaŭsupozoj bone funkcias en homogena
komunumo. Esperantistaro devenas de diversaj kulturoj, povas havi la plej
diversajn politikajn, ekonomiajn, religiajn konceptojn, tiel malmultas
tiuj terenoj, kie supozoj povas esti similaj, unuevice temas pri la lingva
komunikado. Esperantistoj estas kutime pli konsciaj pri la lingva problemo
en la internacia komunikado ol aliaj kaj ĉiuj konsentas, ke esperanto
povus valore kontribui en la solvo de la problemo, kvankam multaj ne kredas,
ke tio iam povos okazi kaj ne batalas por tio; kelkaj uzas esperanton kiel
minoritatoj uzas sian lingvon. Validas la supozo, ke havante komunan lingvon,
la homoj povas interkompreniĝi, kvankam la historio jam plurfoje montris
la malon.
Depende de la partopreno de la personoj
en e-movado kaj iliaj konoj pri ĝi povas funkcii aludoj al ties eventoj,
konataj figuroj, ktp. Manke de esperanta eduksistemo tiuj konoj povas esti
tre malsamaj. Same povas funkcii aludoj al internacie konataj eventoj kaj
elementoj de la internacia kulturo.
Kutimaj konversaciaj temoj (dum renkontiĝoj)
estas:
· babilado pri persona vivo, konferencaj
aranĝoj;
· diskonigo de kutimoj, ĝenerale kulturaĵoj
de la lando de la interparolantoj;
· diskuto pri internaj problemoj de esperanto-movado,
en tio ofte lingvaj demandoj, lingvolernado, varbado por la movado, organiza
strukturo de la movado, ktp.;
· koncerne la gravajn mondajn problemojn
esperantistoj specialiĝas pri la lingvaj problemoj en la komunikado, en
la defendo de lingvaj rajtoj (ili kontribuis al la Deklaracio pri lingvaj
rajtoj) kaj de multlingveco (atentigas pri lingva diskriminacio), ofte
ili ligiĝas al medioprotektantoj kaj pacbatalantoj, ja iliaj celoj kongruas;
koncerne aliajn politikajn demandojn ili deklaras sin neŭtralaj (unuavice
la membroj de UEA). En aliaj terenoj de la vivo (kiel ekonomio, scienco
aŭ arto) ili ne alportas iun karakterizan aliron, kvankam ekzistas fakaj
asocioj, kiuj uzas esperanton en sia komunikado pri fakaj temoj kaj evoluigas
terminojn.
La komunikada strategio baziĝas sur senpereco
kaj malfermiteco, almenaŭ en eŭropa kaj usona ĉirkaŭaĵoj, kiuj fontas
el la sento de solidareco kaj komuneco, sento de aparteno al la sama grupo
kaj pozitiva membildo de esperantistoj (karakterizon de la esperanto-komunumo
vidu ĉe Galor 2001). Plej ofte gravas kio ligas la interparolantojn, ne
tio, kio disigas ilin, kvankam ankaŭ por tio estas ekzemploj: ni pensu
pri la fifama kaj falsa kontraŭstarigo de finvenkistoj kaj raŭmistoj
(rim. la unuaj batalas por venko de esperanto kiel disvastiĝinta internacia
lingvo kaj la aliaj rezignas pri tio, uzas esperanton kiel propran lingvon).
La uzataj lingvaj formoj estas plej ofte neformalaj, ekz. alparolo per
persona nomo, rektaj demandoj, ofertoj (vd. Koutny 1998).
Pri la fonaj diferencoj la interparolantoj
ofte ne atentas aŭ eĉ ne konscias (tio povas kaŭzi pli da problemoj
en komunikado kun azianoj). Koncerne interkulturan kompetencon unu
paŝo estas farita: aperas malfermiteco kaj scivolo por la alikulturano.
Tamen restas taskoj por fari: pli konscii pri la kulturaj diferencoj de
la interparlantoj profitante el la komuna bazo.
6. Konkludaj komparoj inter la angla kaj
Esperanto kiel interkulturaj komunikiloj
Eŭropo estas multkultura kaj multlingva,
kio unuflanke signifas nepre konservindan valoron, aliflanke malfaciligas
la komunikadon. La kunlaboro inter diversaj ŝtatoj kaj popoloj por solvi
komunajn problemojn, interhelpi kaj harmonie disvolviĝi pli kaj pli intensiĝas
pro la vastiĝo de Eŭropa Unio (jam 20 oficialaj lingvoj). La egalrajta
komunikado estas esenca. La konsekvenca apliko de multlingveco en internacia
tereno tre multe kostas dungante interpretistojn kaj tradukistojn, foruzas
konsiderindan parton de la buĝeto anstataŭ la esencaj celoj (!) kaj kaŭzas
ankaŭ tempoperdon. Koncerne la kaosan multlingvecon oni parolas jam pri
Eurobabelo, kaj pri socia neŭrozo (Piron 1994), kiu malhelpas trovi simplan
solvon al la problemo.
Certe pli kostefika estus la uzo de nur
unu lingvo en internacia komunikado. La situacio ĉe eŭropaj instancoj
praktike ofte kondukas al la uzo nur de certaj laborlingvoj, sed plej ofte
al la angla, konforme al la fakta plifortiĝanta internacia rolo de la
angla. Alia alternativo estus la neŭtrala planlingvo esperanto. La komparo
de la du alternativoj el lingva kaj kultura vidpunktoj kondukis al la sekvaj
konstatoj:
· La denaske anglalingvanoj konsistigas
nur malgrandan parton de la eŭropa loĝantaro, sed la uzo de ilia lingvo
kiel komuna donas al ili nejustajn avantaĝojn (kulturajn, ekonomiajn kaj
politikajn, temas pri lingva imperialismo) kaj la aliaj, la plimulto devas
multe investi (monon, energion kaj tempon) por regi ĝin - la neŭtrala
internacia lingvo (jam pruvinta sian taŭgecon dum 117 jaroj da uzado)
certigus egalrajtan komunikadon al ĉiuj je multe pli malgranda investo;
· La angla, eĉ la plisimpligata internacia
angla, kiu ricevas nun vastan subtenon, estas sufiĉe malfacila lingvo
pro prononcaj problemoj, neregebla vortfarado, sintaksa kaj semantika ambigueco,
kiu kondukas ofte al miskomprenoj - esperanto estas sufiĉe facila por
eŭropanoj ne nur pro sia pli limigita sonaro, logika vortfarado, travidebla
sintaksaj kaj semantikaj strukturoj, sed pro sia vortprovizo, kiu baziĝas
sur la novlatinaj kaj ĝermanaj lingvoj kaj entenas la grek-latindevenajn
internaciajn vortojn, kaj pro sintaksa strukturo simila al tiu de hindeŭropaj
lingvoj (Szerdahelyi (1975) nomas e-on hindeŭropa minimuma lingvomodelo);
· Altnivela lingva kompetento en la angla
estas malfacile akirebla, ĝi restas fremda lingvo por siaj lernantoj -
en esperanto eblas altnivela lingva kompetento pro la lingva ekonomio kaj
subteno de natura lingva kreivo, ĝi iĝas propra lingvo de siaj parolantoj;
· La kulturo (valorjuĝoj, pensmaniero,
konduto, fonaj scioj, ktp.) havas gravan rolon en la lingva komunikado.
Interkultura komunikado povas atingi sian celon, se la interparolantoj
konscias pri sia propra kulturo kaj estas toleremaj pri la alieco de la
partnero. Parolante en iu ajn lingvo la komunikantoj devas esti pli eksplicitaj.
Antaŭsupozoj, kiuj validas ene de kulturrondo, ne validas inter malsamkulturanoj.
Nur aludoj pri internacie konataj eventoj, figuroj, ktp. povas funkcii;
necesas akiri interkulturan kompetenton;
· La anglan lingvon trapenetras anglalingva
kulturo, ĝiaj vortoj kaj esprimoj estas kulture ŝarĝitaj, tiel malfacile
ĝi povas speguli alilingvajn kulturojn - kvankam ankaŭ la esperanta lingvokomunumo
disvolvis sian kulturon, la vortoj kaj esprimoj ne estas tiomgrade kulture
ŝarĝitaj kaj ankaŭ pro la lingva fleksebleco esperanto taŭgas por speguli
nacilingvajn kulturojn, la e-a kulturo estas inkluziva;
· La angla per la disvastigo de sia propra
kulturo, kiu okazas paralele al la disvastigo de la lingvo, signifas certan
danĝeron por aliaj etnaj lingvoj (amasproduktoj sub angla nomo, neevoluo
de nacilingvaj terminoj, ktp) - esperanto ĉerpas el la naciaj kulturoj
kaj lingvoj (ekz. en la semantika kampo: en familiaj rilatoj, proverboj)
spegulas eŭropan kulturon;
· La komunika strategio en la angla,
se iu komuna bazo ne estas trovita, manifestas iun necertecon, eventualan
timon de alieco, konkurenco kaj de konfliktoj. La komunikada strategio
en esperanto baziĝas sur senpereco kaj malfermiteco konforme al la eŭropa
neformala interrilatado, kiuj fontas el la sento de solidareco kaj komuneco.
· Laŭ la fakta uzo, la angla aperas
en ĉiuj terenoj de la vivo, de simplaj interhomaj babiladoj, turismaj
informoj, tra uzo en scienco ĝis gravaj traktadoj de internaciaj kaj eŭropaj
problemoj - esperanto aperas same en la ĉiutaga vivo, sed estas tre limigite
uzata en la fakaj terenoj kaj en la traktado de mondaj problemoj (ĉefe
en la diskuto pri lingvaj problemoj de komunikado).
Sume eblas diri, ke en la nuna historia momento la angla fakte penetris ĉiujn terenojn de la vivo kaj ebligas efektivan komunikadon por multaj eŭropanoj, sed ne por la plimulto (!), ne egalrajtan kaj ne kostefikan. Male esperanto estas plie uzata en la privata sfero, kie ĝi funkcias kiel egalrajta komunikilo, lingvo de amikeco, kaj estas multe pli kostefika. Por aliaj celoj esperanto ne estas sufiĉe eluzata, kvankam tio estas la celo de nuntempa esperanto-movado, ĝi signifas grandan potencialon por la solvo de eŭropa komunika problemo el la vidpunktoj de lingva kaj kultura egalrajtecoj kaj financoj.
Bibliografio
Auld, William (1986): Kulturo kaj internacia
lingvo. Chapeco: Fonto
Axtell, Roger E. (1997): Gesztusok. Pécs:
Alexandra (origine: Gestures).
Barandovska, Vera (2000): Europeistyka
- nauką o Nowej i Starej Europie. Europamflet. En: Z. Galor, B. Goryńska-Bittner
(red.): Stara i Nowa Europa .Własność - rynek - osobowość. Poznań:
ProDruk
Blanke, Detlev (2001): Plansprachen und
europäische Sprachenpolitik. En: Sprachenpolitik in Europa. Red. Detlev
Blanke. “Interlinguistische Informationen“. Beiheft 6. Berlin: Gesellschaft
für Interlinguistik e.V. p. 85-105.
Blanke, Detlev (2004): Języki w Unii
Europejskiej i Niemcy o równouprawnieniu własnego języka ‘Lingvoj
en Eŭropa Unio kaj Germanoj pri egalrajteco de sia propra lingvo’. Aperonta
en: B. Goryńska-Bittner (red.): Inna Europa? ‘Alia Eŭropo?’
Chiti-Batelli, Andrea - Janton, Pierre
(1995): Politika hegemonio kaj lingva hegemonio en Europo. Rotterdam: UEA
CIA World Factbook 2003. http://www.theodora.com/wfb2003
Cwik, Michael (2002): Język a obywatelstwo
obywatelskie En: B. Goryńska-Bittner, J. Stępień (red.): Społeczeństwo
obywatelskie w procesie integracji europejskiej, Poznań: ProDruk
Dodd, C.H. (1998): Dynamics of Intercultural
Communication. 5a eld. Boston: McGraw Hill
Esperanto kaj la estonteca plurlingvismo.
Diskuto kun Umberto Eco. 1994. Rotterdam: UEA
Fettes, Mark (1991): Europe’s Babylon:
Towards a single European language? esperante: Al unu lingvo por Eŭropo?
La estonteco de la eŭropa Babelo. “Esperanto-Dokumento 27 E”. Rotterdam:
UEA
Fiedler, Sabine (1999): Plansprache und
Phraseologie: Empirische Untersuchungen zu reproduziertem Sprachmaterial
im Esperanto. Frankfurt/M.: Peter Lang
Fiedler, Sabine (2002): Esperanta frazeologio.
Roterdamo: UEA
Galor, Zbigniew (2001): Esperanto-movado:
Ću perdita komunumo? En: S. Fiedler, L. Haitao (red.): Studoj pri interlinngvistiko.
Praga: Kawa-Pech
Hall, E.T. - Hall, M.R. (1990): Understanding
cultural differences. Yarmouth, Maine: Intercultural Press
Haszpra Ottó (2002): Mennyibe kerül
a közös nyelv? ‘Kiom kostas la komuna lingvo’. In: Ezredforfduló
2002/3.
Hofstede, G. (1994): Cultures and Organisations,
Software of the Mind. London: HarperCollins Publishers
Jenkins, Jennifer. (2000): The Phonology
of English as an International Language. Oxford: Oxford University Press
Koutny Ilona (1998): Interkultura komunkado.
En: Wandel, A. (red.): Internacia Kongresa Universitato. Rotterdam: UEA
Koutny Ilona (2004): Esperantlingva bildo
de la mondo. Aperonta en: Fettes, Mark (red.): Jubilea libro al H. Tonkin
Maertens, Gregoire (1994): La kostoj de
multlingveco. En: Selten, Reinhard (red.): La kostoj de la Eŭropa lingva
(ne-)komunikado. Rome: Esperanta Radikala Asocio
Martinet, André (1989): The proof of
the pudding. En: Schubert (red.): Interlinguistics. An Introduction to
the Study of Planned Languages. Berlin: Mouton de Gruyter
Melnikov, Aleksander (1992): Specifaj
kulturaj scioj de la esperantista kvazaŭetno kaj ilia respeguliĝo en
la koncerna lingvaĵo. Rostov-na-Donu
Melnikov, Aleksander (2001): Elementoj
de originala esperanto-kulturo kaj ilia lingva reflektiĝo. En: D. Blanke
(red.): Esperanto kaj kulturo - sociaj kaj lingvaj aspektoj. Aktoj de la19a
Esperantologia konferenco, Prago, 1996. Roterdamo: UEA
Navarro, Ferdinando A. (1997): Which is
the world’s most important language? En: Lebende Sprache 1997/1. 5-10.
Phillipson, Robert (1992): Linguistic
Imperialism. Oxford: Oxford University Press
Phillipson, Robert (2003): English-Only
Europe? Challanging Language Policy. London: Routledge
Piron, Claude (1987): Créativité et
expression linguistique. En: M. Duc Goninaz. (red.): Studoj pri la internacia
lingvo. Gent: AIMAV
Piron, Claude (1994): Le défi des langues:
Du gachis au bon sens. Paris: L’Harmattan
Piron (x): Esperanto: A Form of Humanism.
www
Piron, Claude: L`Européen trilingue:
un espoir réaliste?
<http://www.multimania.com/satesperanto/satamikaro/dok/goethepiron.html>
Pool, Jonathan (1998): Optimal Language
Regimes for the European Union. En: grkg Humankybernetik 1998/1
Sakaguchi, Alicja (2004): Der Jargon des
Esperanto-Weltbundes. Einige Besonderheiten. En: Ulrich Engel (red.): Sprachwissen
in der Hochschulgermanistik: Interkulturelle Kommunikation. DAAD
Samovar, Larry A. - Porter, Richard E.
(1999): Understanding Intercultural Communication: An Introduction and
Overview. En: Samovar, L.A. - Porter, R.E. (red. 2000): Intercultural Communication.
A Reader. 9a eld. Belmont, CA: Wadsworth Publishing Company
Szerdahelyi István (1975): Metodologio
de Esperanto. Budapest: Tankönyvkiadó
Tisljar, Zlatko (1998): Eŭropa ideologio.
Maribor: Inter-kulturo
Tisljar, Zlatko (2002): Ideologia europejska:
tożsamość narodowa a tożsamość europejska En: B. Goryńska-Bittner,
J. Stępień: Społeczeństwo obywatelskie w procesie integracji europejskiej,
Poznań: ProDruk
Wells, John (2003): Goals in teaching
English pronunciation. Prelego dum 34th PLM, Poznan, manuskripto