absinto.jpg

Absinto

LA – Artemisia absinthium L.; GB. – Wormwood; DE – Wermut; FR – Absinthe; HU– Fehér üröm; BG – Бял пелин; RU – Полынь обыкновенная, чернобыльник

La absinto estas plurjara herbo, kiu atingas altecon de 1,5 m.
Drogo. La herbo.
Kemia konsisto. Ĝis 2 % da eteroleo, kiu konsistas el felandreno, hamazuleno, tujono, cineolo, seskviterpenoj, maldolĉaj laktonoj (absintino, anabsintino, prohamazulenogeno, vitaminoj C, В6, karoteno, flavonoj, aceta, poma kaj izovaleriana acidoj.
Proprecoj. La drogo stimulas sekrecion de la digestaj glandoj (salivaj, stomakaj kaj pankreasaj), ekscitas apetiton kaj plibonigas la digestadon.
Indikoj. Senapetiteco (anoreksio), gastrito, stomakaj kolikoj, hepataj malsanoj, anemio, korspasmoj, brustangoro k.a. Ĉe gripo kaj malvarmumaj malsaniĝoj efikas kiel kontraŭinflama kaj tonusdona rimedo.
Interna uzado. Vespere trempu 1 kafkulereton de la drogo en 100 ml da ordinara akvo kaj post 8 horoj matene filtru la maceraĵon. Trinku po 1-2 supkulerojn 10 min antaŭ la manĝado, 3-foje, tenante la likvaĵon 4-5 sekundojn en la buŝo kaj poste englutu ĝin.
Oni faras ankaŭ varman infuzon. Verŝu unu kafkuleron da drogo per 100 ml da bolanta akvo kaj post 30 min de macerado filtru ĝin. La dozo: po unu supkulero antaŭ la manĝado.
Kontraŭindikoj. Stomaka ulcero kaj duodena ulcero.