aloo.jpg

Aloo

LA – Aloe arborescens Mill.; GB – Sword aloe; DE – Grosse Schwerdaloe; FR – Aloes corne de bélier; HU – Aloé; BG – Алое; RU – Алоэ древовидное

La aloo estas eterne verda sukulenta planto, kiu povas atingi altecon ĝis 4 m, en la subtropika regiono de Afriko; en Eŭropo ĝi malofte atingas 1 m.
Drogo. La freŝaj aloaj folioj, el kiuj oni ricevas maldensan diafanan mason, aloa suko el freŝaj folioj konservitaj en alkoholo 25 %-a 8.2 aŭ pulvoro ricevita el la sekigita suko. Oni produktas ankaŭ ekstrakton de la drogo ne nur por interna uzado, sed ankaŭ por injektado.
Kemia konsisto. Antrahinonaj glikozidoj (aloino, izobarbalaino, homonataloilo), aloaemodino, rezinaj substancoj.
Proprecoj. Biostimula, galfunkciiga, laksetiga. abortiva kvalitoj. La kuracaj formoj plifortigas proceson de regeneracio kaj plimultigas defendajn fortojn de la organismo, aktivigas enzimojn kaj endokrinajn glandojn.
Indikoj. Malvigleco de nerva sistemo, atrofio de vida nervo, malnovaj vundoj, konstipo, blefarito, ekzemoj, traŭmoj, blanka fluo.
Kontraŭindikoj. Inflamaj malsanoj en la pelvo, nefrito, hemoroidoj, gravedeco, menstrao, metroragio.
Oni sukcese kombinas aloan drogon kun senao, frangula ŝelo k.a. kontraŭ konstipo.
Interna uzado. Aloa suko. Oni ricevas ĝin per elpremo de pecigitaj folioj tra tuko, permane aŭ maŝine. La dozo estas unu kafkulero antaŭ manĝado, 2-3 fojojn tage en daŭro de 3 semajnoj ĝis 2 monatoj. La emulsio de la aloa suko estas konservata per akcesoraj substancoj. Oni aplikas ĝin ekstere, lubrikante vundojn de rentgena aŭ nuklea radiado. Estas ankoraŭ densa ekstrakto aloa, kiun oni uzas kiel laksigilon po 0,05-0,10 g dufoje tage antaŭ manĝado. Oni produktas ankaŭ injektan kuracan formon – en ampoloj po 1-2 ml, uzendan subhaŭte, ĉiutage, dum unu monato.