|
La arumo estas staŭdo.
Drogo. La aruma tubero.
Kemia konsisto. 70 % da amelo, flavonoidoj, aroino (toksa substanco, kiu detruiĝas dum la bolado), bazorino, 0,5 % da grasa oleo, saponinoj k.a.
Proprecoj. Kontraŭinflama, kontraŭspasma kaj sedativa efikoj.
Indikoj. Inflamo de mukmembranoj, bronkito, tusado, raŭka voĉo, gastrito, rena litiazo, hemoroidoj, hepataj malsanoj, hiperacideco.
Preparaĵo. Prenu 1 kafkuleron da dispecigita drogo kaj verŝu ĝin per 200 g da malvarma akvo. La macerado daŭras 8 horojn. La ricevita filtrlaĵo estas taga dozo distribuita je 2-3 porcioj.