Pri la ecoj de la kuracaj plantoj

La kuracaj plantoj estas disvastigitaj en arbaroj kaj ebenaĵoj, krome, oni kulturigas ilin. Tiel, la fontoj de la rimedoj рог protektado de la sano estas plene utiligitaj; malsanulo ne interesiĝas pri deveno de la kuracilo; li nomas medikamento ĉiun rimedon, kiu sanigas lin.

Laŭ botanika karakterizo, la flaŭro estas riĉa je multaj diversaj specoj. Kiel kuriozon mi mencios konatajn ciferojn pri kelkaj vegetaj specoj. Ekzemple, la familio orkidacoj nombras 250 superspecojn kaj 20000 subspecojn; la familio leguminacoj havas 600 superspecojn kaj 12000 subspecojn, ktp. Samtempe, hodiaŭ la homo konas kaj uzas malmultajn el tiuj kreskaĵoj kiel kuracajn, manĝeblajn aŭ venenajn. En Bulgario la priskribitaj plantoj estas ĉirkaŭ du mil.

Sed ni povas supozi, ke inter tiuj subspecoj, krom botanikaj diferencoj ekzistas kemiaj, t.e. farmakoterapiaj apartecoj. Povas esti, ke iuj nekonataj plantoj posedas pli efektivajn kuracajn kvalitojn. Eble, novaj esploroj malkaŝos valorajn bonajn kuracilojn.

Kaj nun ni alpaŝu al la receptaro de kuracaj plantoj.

Ĝenerale, drogo estas substanco, materialo uzata en kemio, farmacio, kulinario, dieto, medicino ktp. Ni nomas drogo ankaŭ krudaĵon ricevitan de plantoj kaj bestoj, el kiu oni produktas medikamentojn. Uzebla parto de la planto, drogo povas esti floro, florpolvo, semo, frukto, folio, herbo, trunko, ŝelo de arbo, branĉeto, radiko, radikaro, bulbo, tubero, guŝo, strobilo k.a.

La drogoj enhavas biologie aktivajn substancojn kiuj influas (plibonigas, normaligas, plifortigas, trankviligas) fiziologiajn funkciojn de la organismo kaj tiel preventas kaj kuracas malordojn de la organismo. La drogoj en la naturo aperas kiel neelĉerpebla fonto, el kiu senĉese naskiĝas novaj medikamentoj. Ne ĉiuj plantoj havas valorajn kuracajn kvalitojn; la homo elektas nur tiujn, kiuj alportas resanigon.

Dum la lastaj du jarcentoj pere de sciencaj metodoj oni sukcese izolis purajn kemiajn substancojn, kiuj fakte portas utilan efikon. Ekzemple el la opio oni ekstraktis morfinon, tebainon, kodeinon, papaverinon, narkotinon; el la beladono – atropinon, hiosciaminon, skopolaminon; el la kafgrajnoj – kafeinon k.a., el la ĉina teo (folioj) – kafeinon, teofilinon, teobrominon; el la rozaj floroj – rozan oleon; el multaj aliaj drogoj – eteroleojn, alkaloidojn, glikozidojn, taninon, saponinojn. La puraj izolitaj substancoj penetras organismon kaj rapide efikas sur fiziologiajn procesojn (kaj same rapide kelkaj eliĝas). Iuj preparaĵoj, kiel morfmo, kodeino k.a., provokas alkutimiĝon kaj pasiiĝon.

Kiam ni aplikas la tutan komplekson de la aktivaj faktoroj, ekzemple opia pulvoro, opia tinkturo, ili malrapide kaŭzas similajn flankajn influojn. La izolitaj puraj substancoj konvenas kiel medikamentoj por akuta malsana atako, sed dum kronika etapo konvenas totalaj ekstraktoj.

Pli detale ni trarigardos enhavon de la drogoj laŭ nia intereso. Iuj drogoj posedas dekojn da ingrediencoj, kiuj estas biologie aktivaj. Ekzemple en la opia pulvoro troviĝas pli ol dudek kvin alkaloidoj. La scienscistoj esploras konkrete ĉiun drogon kaj izolas ilin – mi jam diris pri izolitaj puraj substancoj. Tamen oni povas artefarite produkti ne nur la samajn kombinaĵojn, sed ankaŭ novajn, sintezitajn. Tiel la farmacia industrio riĉiĝas je diversaj substancoj kaj produktas novajn medikamentojn. Sed nun ni interesiĝas pri naturaj drogoj, kiuj entenas aktivajn kemiajn principojn. Ni listigos kelkajn: tanino, vitaminoj, organikaj acidoj, oleoj grasaj kaj eteroleoj (rozoleo, ricinoleo, helianta oleo, olivoleo, lina oleo k.a.). En la listo estas ankaŭ alkaloidoj, glikozidoj, flavonoj, flavonoidoj, saponinoj, fermentoj, amaraj substancoj, rezinoj. Ni aldonos, ke la drogoj estas riĉaj je saloj kaj kemiaj elementoj: F, Fe, S, Mg, Mn, Ca, K, Na, Si, Al, J, Co, Cu kaj multaj aliaj.

Antaŭ la preparado de kuracaj formoj, ni devas aĉeti laŭ la recepto, tiun kombinaĵon de anticipe bone dispecigitaj kaj homogene miksitaj drogoj. La kemia konsisto de la drogoj difinas ties farmakologiajn kaj terapiajn efikojn; ni listigos la ĉefajn: kontraŭinflama, kontraŭinfekta, kontraŭmikroba, ekspektoriga, sedativa, spasmohaltiga, malsekreciiga, laksiga, diureziga, trankviliga, sendoloriga, kontraŭspasma, adstringa, stimulanta, fortikiganta, galfunkciiga ktp. Dank' al tiuj proprecoj de la drogoj, oni povas kuraci preskaŭ ĉiujn homajn malsanojn. Ni mencios kelkajn: angino, bronkito, laringito, trakeito, faringito, tusado, astmo, kapdoloro, kapturniĝo, korspasmoj, gingivito, stomakulcero, duodenulсего, hepatito, gallitiazo, meteorismo, konstipo, kolito, rena litiazo, prostatito, enterokolito, diabeto, diareo, gastrito, sendormigo, doloroj, neŭralgio, hipertonio, kolikoj, malvarmumoj, cistito, hemoroidoj, reŭmatismo, aterosklerozo, vundoj ktp. Ni kutime miksas simptomojn kaj etiologiajn diagnozojn.

Por bona aperigo de siaj kuracaj kapabloj, la drogoj devas esti preparitaj tiel, ke ili intime kontaktiĝu kun la korpaj strukturoj. Ni nomas tiujn drogojn kuracaj, farmaciaj formoj.

Kuracaj formoj povas esti: freŝa drogo, kaĉo el freŝa drogo, suko el freŝa drogo, infuzo per varma akvo, dekokto, infuzo рег malvarma akvo kaj macerado, boligado de la drogo, tizano kaj inhalado, ekstrakto per alkoholo, per olivoleo, ungventoj, kataplasmoj k.a.

Tiujn kuracajn formojn la farmaciisto preparas en apoteko kaj donas pretajn fabrikajn produktojn al malsanulo laŭ kuracista dokumento nomata recepto. La samo validas por kuracaj plantaj drogoj, malgraŭ iuj specifikaĵoj. Pro tio mi faros kelkajn ĝeneralajn klarigojn pri la strukturo de la recepto.