Enkonduko

La flaŭro donas al la homaro preskaŭ ĉion por vivo, por ekzistado. Ĝi donas nutraĵojn, materialojn por konstruado, rimedojn por protektado de la sano kaj por kuracado. Inter la lastaj estas la kuracaj plantoj, kiujn la homaro konas de antaŭ miloj da jaroj. Nin ĉirkaŭas abundo da drogoj kaj la popoloj akumulis riĉan sperton pri iliaj kvalitoj. Dank' al kolektitaj scioj dum longa historia tempo kaj interŝanĝo de kuraca praktiko, la tuta homaro havas eblecon marŝi antaŭen kaj lukti kontraŭ multaj malordoj de la homa korpo kaj menso. Tiu ĉi empiria kono eltenis sukcese multjaran ekzamenon elektante pli taŭgajn kuracajn rimedojn. Tio estas la popola medicino, kiu, pro la bezono, evoluis; ĝi preparis kondiĉojn por la epoko de la oficiala medicino, de la sciencaj metodoj – per esplorado, per eksperimentado, per analizado de rezultoj, per serĉado de la plej utiligeblaj rimedoj. La nova medicino trovis novajn medikamentojn; ĉefe, tio estas puraj substancoj, ekstraktitaj aŭ sintezitaj. Tiel venis la epoko de la farmacia industrio kun ties grandaj kaj utilaj akiraĵoj. Tamen la oficiala medicino komencis forlasi popolajn kuracajn rimedojn kaj metodojn. Ĝi forgesis la popolan sperton, kaj arde brakumis sintezitajn produktaĵojn.

Fakte, la nuntempa medicina scienco disbranĉiĝas al dekoj da vojoj kaj fakoj. Tio utilus, se la diversaj branĉoj ne malproksimiĝas de trunko de la arbo. La oficiala medicino atingis grandan venkon super infektaj kaj inflamaj malsanoj (per sulfamidoj kaj antibiotikoj), kontraŭ spasmaj malordoj, kontraŭ malsanoj de la koro ktp. Tiu ĉi medicino, per kirurgiaj metodoj kaj moderna tekniko, sukcesis transplanti pli ol dudek diversajn organojn (koron, hepaton ktp) kaj savi destinitajn por morto. Tamen aperis novaj problemoj, la plendoj de la malsanuloj ne malkreskis. La dorsa flanko de la medalo montris, ke la elektita vojo kaŝas siajn danĝerojn.

Kiel suĉinfano bezonas mamnutristinon, same tiel oni rerigardis al "primitiva" popola medicino, kaj speciale al kuracaj plantoj. La malnovaj receptoj kun herboj, folioj, radikoj k.a. donas novan esperon kaj okupas sian taŭgan lokon. Videblas, ke nun la kuracaj plantoj ricevos pli ĝustan taksadon kaj aplikon, kaj multaj suferantoj estos savitaj. Evidente, helpe de farmakologi-klinikaj esploroj oni konfirmos la veran valoron de la popolaj rimedoj kaj precizigos la terapiajn indikojn.