eringio.jpg

Eringio

LA – Eryngium campestre L.; GB – Sea holly; DE – Feld-Manustreu; FR – Erynge, Chardon roulant; HU – Iringó, boszorkánykerék; BG – Ветрогон; RU – Синеголовник полевой

La eringio estas staŭdo.
Drogo. La radiko.
Kemia konsisto. 0,1 % da eteroleo, saponinoj, malmulte da tanacido, vitamino C, organikaj acidoj.
Proprecoj kaj indikoj. La preparaĵojn de eringio oni uzas kontraŭ gala litiazo, rena litiazo, malfacila urinado, kaj aliaj renaj malsanoj. La drogo havas diurezigan, spasmohaltigan efikojn. Ĝi kurace influas intestajn kolikojn, meteorismon, inflamon de galaj duktoj, tusadon, kokluŝon kaj kontraŭ prostatito.
Preparaĵoj. Freŝa suko de radikoj; unu dozo egalas al 1 kafkulero, 3-foje tage. Infuzo. Unutaga dozo. Prenu 1-2 supkulerojn da ete dispecigita radiko kun 400 ml da akvo. Boligu dum 10 min.