heleboro.jpg

Heleboro

LA – Helleborus odorus Waldst et Kit; GB – Hellebore, Gold thread; DE – Rotte Wieswurz, Wieswurz; FR – Ellébore a trois feuilles, Hellébore pourpre; HU – Hunyor; BG – Кукуряк; RU – Морозник

La heleboro estas staŭdo.
Drogo. La radiko kaj la radikaro.
Kemia konsisto. Koraj glikozidoj (helebrino, dezglikohelebrino. helebrigenino), steroidaj saponinoj, grasa oleo k.a.
Baza efiko. Korstimula, sedativa, diureziga, loke anesteziga.
Indikoj. Kora malofteco, vejnosanga stazo, pleŭrito, tusado, superekscitiĝemo.
Kuracaj formoj. Infuzo: prenu unu kafkuleron da ete dispecigita drogo kaj verŝu ĝin рег 300 ml da bolanta akvo. Oni trinkas po 1-2 supkulerojn de la filtraĵo 2-3 fojojn tage.
Ekstere oni uzas infuzon kontraŭ alopecio.
La drogo estas ege venena kaj la kuracisto devas observi la uzadon.