inulo.jpg

Inulo

LA – Inula helenium L.; GB – Elecampane; DE – Echter Alant; FR – Aunée; HU – Örvénygyökér; BG – Бял оман; RU – Девясил высокий

La inulo estas plurjara herbo.
Drogo. La radikaro.
Kemia konsisto. 1-3 % da eteroleo (helino, seskviterpenaj laktonoj), proazuleno, alkaloidoj, 40 % da inulino.
Proprecoj. Kontraŭinflama, ekspektoriga, kontraŭaskarida.
Indikoj. Bronkito, pulmaj inflamoj, tusado, stomaka ulkuso, manko de apetito, kapdoloro, hepataj kaj galaj malsanoj, hemoroidoj. Ekstere: gargaro kontraŭ faringito.
Kuraca formo. Infuzo: unu kulero da drogo plus 500 ml da bolanta akvo; macerigu 10 min kaj trinku 4-foje tage po kvaronon.