|
La kalendulo estas unujara herbo.
Drogoj. La floroj, la floraj korbetoj. La herbo.
Kemia konsisto. La floroj. 3 % da karotenoidoj, eteroleo, saponinoj, kalendino (amara substanco), organikaj acidoj, fitoncidoj, vitamino C. La herbo. eteroleo, karotenoj, likopino, glikozidoj, saponinoj, tanacido, vitamino C.
Proprecoj. Kontraŭinfekta, sendoloriga, kontraŭspasma, regeneriga.
Indikoj. Manko de apetito, gastrito, stomaka kaj duodena ulceroj, intestaj kolikoj, iktero, hepataj malsanoj, epiteliigo de vundoj, inflamo de mukmembranoj.
Kuracaj formoj. 2 kafkuleroj da drogo kun 400 ml da akvo. Boligu 5-8 min (unutaga dozo).
Tinkturo. Drogo je brando 1:5. Dozo – 30-40 gutoj 3-4 fojojn tage.