Kombinaĵoj

En la terapio oni ofte miksas en unu recepto kelkajn medikamentojn samtempe por atingi pli bonan kaj plenan kuracan efikon. Fakte, en la fitoterapio, preskaŭ ĉiu drogo povas roli, laŭ siaj proprecoj, kiel baza rimedo aŭ povas esti uzata sola. Sed kolektante kelkajn drogojn por fari unu farmacian formon oni atingas plifortigon de la efikoj. Tiel unu kombinaĵo povas influi diversajn simptomojn de la malsanoj kaj certigi plenan resaniĝon pli rapide. Iufoje terapeŭto troigas plimultigante nombron de kuracaj plantoj ĝis 30 kaj pli. Tio signifas, ke oni ne konas bone la materialon kaj kalkulas je hazardo – 1-2 drogoj, verŝajne, efikos. La kombinaĵoj estas raciaj formoj, se oni bone uzas konvenajn ingrediencojn, kiuj potencigas unu la alian. Ekzemple, kiel ŝvitigan rimedon ni aplikas kombinaĵon de floroj de sambuko, floroj de tilio, folioj de mento miksitaj po egale; 1 supkulero da miksaĵo surverŝita per 300 ml da bolanta akvo donas infuzon por ĉiutaga dozo – trifoje po unu trionon. Unu nura dozo povas esti ekstraktita el 1 supkulero da drogo – kaj per 200 ml da akvo, kaj per 400 ml. Oni devas fortrinki la tutan infuzaĵon. 200 ml aŭ 400 ml estas la dozo; diferencaj estas la proporcioj – 1:200 aŭ 1:400. Se oni devas trinki 3 dozojn dum la tago, oni triobligas kaj la komponantojn, kaj la ekstraktilon: 3:600. аŭ 3:1200.

Ni povas esprimi tion per procentoj. Ekzemple, kiam la infuzo estas 10-procenta, la unuopa dozo estas eltirita el 1 g da drogo per 10 ml da akvo. Krom tio la infuzoj povas esti 2, 5,10 %, sed la dozo dependas de la kvanto de la infuzaĵo kiun oni trinkas: 1-2 kulerojn aŭ tasojn.

Por racia uzado de drogoj ni devas koni iliajn proprecojn, terapiajn indikojn, dozojn, kuracajn formojn.

Surbaze de la simileco kaj preskaŭ egalaj biologiaj proprecoj ni grupigas drogojn laŭ farmakologiaj efektoj.

  1. Antimikrobaj kaj antiinfektaj drogoj: ajlo, cepo, kreno, geranio, kamomilo, rozo, satureo, eŭkalipto, timiano, tanaceto, lavendo, salvio, galio, hiperiko, anizo ktp.

  2. Diurezigaj drogoj: celerio, betulo, ekvizeto, frago, herniario, levistiko, petroselo, kamomilo, mento, timiano, satureo, sambuko, origano, lupolo, rozo, fenkolo, leontodo, inulo.

  3. Sendolorigaj drogoj: satureo, tilio, mento, meliso, origano.

  4. Ekspektorigaj drogoj: anizo, primolo, hisopo, tusilago, sambuko, betulo.

  5. Apetitodonaj drogoj: absinto, meliso, anizo, ajlo, akileo, genciano.

  6. Laksigaj drogoj: kasio, hiperiko, leontodo, lino, sambuko.

  7. Sedativaj drogoj: valeriano, lavendo, tilio, timiano, meliso, lupolo.

  8. Kolinergaj drogoj: anizo, akilo, betulo, leontodo, kamomilo, lino, meliso, timiano, mento, kalendulo, meliloto, lavendo, alteo.

  9. Kontraŭŝvitaj drogoj: ekvizeto, valeriano, salvio, anizo, betoniko.

  10. Ŝvitigaj drogoj: mento, betulo, tusilago, kamomilo, tilio, sambuko.

Kaj jen grupigo de drogoj laŭ malsanoj, kiun ili kuracas.

  1. Inflamo de buŝa mukmembrano: ocimo, akileo, kamomilo, sumako.

  2. Gastrito: ocimo, anizo, satureo, kamomilo, mento, kalendulo, meliso, alteo, akileo, hisopo.

  3. Hemoroidoj: hiperiko, akileo, kasio, sumako, lino.

  4. Konstipo: kasio, lino, hiperiko, sambuko.

  5. Hipertonio: satureo, kalendulo, tusilago, fenkolo, lupolo, mento, timiano, sambuko, kamomilo.

  6. Inflamo de supraj spiraj organoj: origano, anizo, ocimo, inulo, mento, tusilago, kalendulo, sambuko, tilio, meliso, primolo, hisopo.

  7. Rena litiazo: rubio, aklileo, betulo, onono, lavendo, betoniko, origano, alteo, satureo, teŭkrio, roza oleo.

  8. Neŭrozoj: valeriano, fenkolo, meliso, lupolo.

  9. Migreno. Kapdoloro: valeriano, lavendo, mento, origano, junipero, lupolo.

  10. Prostatito: ocimo, pino, onopordono, avelo, lino, inulo.

Evidente, la flaŭro estas riĉa trezorejo de multaj kuracaj rimedoj; necesas trovi taŭgan drogon por kuracado. Ekzistas konvena receptaro, kiun oni devas bone ellerni kaj tiam praktiki.