olivo.jpg

Olivo

LA – Olea europea L.; GB – Olive tree; DE – Echter Olbaum; FR – Olivier; HU – Olíva; BG – Маслина; RU – Маслина

La olivarbo estas eterne verda arbo, alta ĝis 15 m.
Drogo. La fruktoj, la olivoleo. La folioj.
Kemia konsisto. La olivoj entenas 40-60 % da grasa oleo. Ili enhavas ankaŭ enzimojn, farbojn, amarajn substancojn. La olivoleo konsistas el oleina, linila, palmatina kaj stearina acidoj. La olivaj folioj enhavas glikozidojn, organikajn acidojn, maniton, amarajn substancojn, flavonoidojn, tanacidon.
Proprecoj kaj uzado. La olivoleo estas bona nutraĵo. Ĝi provokas funkciadon de la galo. La foliaj produktaĵoj malaltigas sangopremon, reguligas koran aritmion, dilatas koronariajn arteriolojn. Laksiga dozo estas 50-60 ml da oleo, ankaŭ uzata por forĵeto de galaj ŝtonoj. Ekstere – la oleo moligas krustojn de vundoj, faciligas kontuzitajn partojn de la korpo.
Oni uzas olivoleon kiel ekstraktilon de kemiaj substancoj el iuj drogoj (ekzemple el flava hiperiko).