sambuko.jpg

Sambuko

LA – Sambucus nigra L.; GB – Elder; DE – Schwarzer Holunder; FR – Sureau noir; HU – Fekete bodza; BG – Черен бъз; RU – Бузина черная

La sambuko estas plurjara arbedo.
Drogoj. La floroj, la fruktoj, la folioj, la ŝelo de la branĉetoj.
Kemia konsisto. Eteroleo, flavonoidoj, terpenoj, mukaĵo, organikaj acidoj, vitamino C, vitamino B-komplekso, rezino, tanacido, glikozidoj.
Biologiaj efikoj. Kontraŭinflama, ekspektoriga, ŝvitiga, laksetiga.
Indikoj. Inflamo de supraj spiraj organoj, malvarmumaj malsanoj, bronkito, pneŭmonio, tusado, stomakointestaj kaj hepataj malsanoj, inflamo de la renoj kaj urinveziko, pena urinado, sufoko.
Preparaĵoj. Infuzo de floroj – 2 supkulerojn surverŝu per 600 ml da varmega akvo kaj daŭrigu boligi 10 min. La filtraĵon (unutaga dozo) dividu je 3 tasoj – dozo por la tuta tago.
Oni povas kombini sambukajn florojn kun mentaj folioj kaj tiliaj floroj.
La fruktojn oni preparas kiel marmeladon – fortigan aldonon al la nutraĵo.