sumako.jpg

Sumako

LA – Cotinus coggygria Scop. (Rhus cotinus L.); GB – Smoke tree; DE – Peruckenstrauch; FR – Sumac, Fustet; HU – Cserszömörce; BG – Смрадлика, тетра; RU – Скумпия коггигрия

La sumako estas arbedo alta ĝis 4 metrojn.
Drogo. La folioj.
Kemia konsisto. 15-25 % da galotaninoj, flavonoidoj, 5 % da gala acido, glikozidoj, eteroleoj, kiuj entenas mircenon, alfa pineo, terpinolo.
Proprecoj. Adstringa, kontraŭinflama, sangohaltiga.
Ekstera uzado. Kontraŭinflama kaj antiseptika rimedo kontraŭ haŭtaj malsanoj, pusaj aknoj, verukoj, vundoj, hemoroidoj, furunkoj, gingivitoj, blanka fluo.
Kuraca formo. Oni boligu 100 g da pecigitaj folioj en 1 litro da akvo dum 10 min. Post malvarmigo filtru kaj uzu por kompresoj, lavado, kataplasmoj.