tanaceto.jpg

Tanaceto

LA – Tanacetum vulgare L.; GB – Tansy; DE – Rainfarn; FR – Tanaisie vulgare; HU – Gilisztaűző varádics; BG – Вратига; RU – Пижма обыкновенная

Plurjara herbo, kiu atingas altecon de 1 m.
Drogo. La floroj kaj la folioj.
Kemia konsisto. 1 % da eteroleo, flavonoidoj, rezinoj, tanacido, amaraj substancoj, glikozidoj.
Proprecoj. Antisepsa, kontraŭspasma, sedativa, adstringenta.
Indikoj. Meteorismo, kolikoj, diareoj, inflamo de buŝaj mukmembranoj, gala reteno, hepatito.
Interna uzado. Infuzo. Unu dozo el 1 g da drogo, dufoje tage.
Cigaredoj faritaj el folioj de tanaceto provokas abomenon kontraŭ tabakfumado.
La drogo efikas kontraŭ askaridoj. Ĝi estas venena.