|
La terfumo estas unujara herbo.
Drogo. La herbo.
Kemia konsisto. Izohinolinoj (stiloptino, protopino, kriptopino), fumaroficino, parfumino, fumaritrino.
Baza efiko. Laksiga, galfunkciiga, kontraŭspasma.
Indikoj. Kolecistito, kolelitiazo, migreno, kronika konstipo, hemoroidoj.
Kuracaj formoj. Unu supkuleron de la drogo macerigu dum 3-4 horoj. Trinku po 1 supkuleron 3-5 fojojn tage. La drogo eniras en diversajn kombinaĵojn.