|
Plurjara herbo.
Drogo. La radiko, la radikaro.
Kemia konsisto. 2 % da eteroleo, borneolo, izovaleriana acido, seskviterpenoj, valepotratoj, alkaloidoj (aktinidino, valerinino).
Proprecoj, indikoj. Trankviliga rimedo. Oni uzas la preparaĵojn kontraŭ neŭrozoj, sendormo, spasmoj de digesta aparato, galaj kanaloj.
Interna uzado. Infuzo 5-10-procenta po 1-2 kulerojn 3-4 fojojn tage. Tinktura Valerianae (valeriana tinkturo) po 20-50 gutojn 3-4 fojojn tage.