Ni petas, ke vi finlegu la aldonitajn tekstojn.

Se la Eªropa Unio akceptus unusolan, nacian lingvon kiel peran lingvon - laª la nuna tendenco okazos tiel - tiam ¤iuj aliaj lingvoj estus rapide neglektitaj, la malgrandaj lingvoj pli-malpli rapide formortus.

Jam nuntempe granda diskriminacio okazas je la favoro de anglalingvanoj.

La egalrajtecon kaj konservißon de la malgrandaj lingvoj povus garantii nur tio, se la Eªropa Unio akceptus kiel pontlingvon inter ßiaj popoloj neªtralan, facile ellerneblan, laªgrade enkondukeblan, belsonan lingvon.

Por tiu ¤i celo - ja ankaª la aldonita traduka¢o de la Preamblo de la Konstitucio-projekto de la Eªropa Unio pruvas -  la internacia lingvo Esperanto konvenas el ¤iu vidpunkto.

Estas ne neglektebla fakto, ke por alproprigi Esperanton estas bezonate nur kvinono-dekono da tempo, ol la tempo bezonata por ellerni la vaste uzatajn naciajn lingvojn; nature la prezoj de la lingvolernado estas redukteblaj laª la sama proporcio. Per la lernado de Esperanto la infanoj ellernas lerni lingvon, tial poste ili povas alproprigi ankaª aliajn ceterajn lingvojn. La Ùparita mono kaj tempo estas uzebla por evoluigo de aliaj bezonataj kapabloj. Oni devas rekoni, ke la ellerno de unusola fremda lingvo je akceptebla nivelo, por la plimulto da homoj havas apenaª venkeblajn malfacila¢ojn.

Estimoplene ni petas vian pledon al decidofarantoj ke

1. La Eªropa Unio sugestu al iliaj membroÙtatoj la enkondukon de la instruado de Esperanto en la bazlernejoj, ke kiel unua fremda lingvo ßi evoluigu la kapablon de la lernantoj pri la lingvolernado.
2. La Eªropa Unio aprobu la uzadon de Esperanto, kiel unu lingvon el inter ßiaj oficialaj lingvoj.

Tiamaniere la Europa Unio  farus historian agon, ¤ar dum la tempo de unu generacio ¤iu ßia civitano povus paroli unu kun la alia sen interpretisto.
 
 
 

Salutas Vin kun amo:
 

D-ro Lajos Molnár, kuracisto-radiologo, H-1118 Budapest, Kelenhegyi u. 81. Hungario
ludoviko @ freemail.hu

D-rino Julianna Farkas, okulkuracistino, H-1118 Budapest, Kelenhegyi u. 81. Hungario
Telefono: +36-1-3-868-459

János Sárközi, fizikisto, H-2600 Vác, Cserje u. 35. Hungario
sarkozi32 @ freemail.hu