Laŭ la rekomendoj de la Eŭropa Unio ĉiu unia civitano devas ellerni almenaŭ tri fremdajn lingvojn, por ke ili povu komuniki kun siaj samcivitanoj, kiuj havas alian gepatran lingvon.
Tamen por la plej multaj homoj eĉ la ellernado de unusola fremda lingvo kaŭzas apenaŭ venkeblan malfacilaĵon. Precipe ni, hungaroj havas tiajn zorgojn, ĉar nia lingvo similas al nenia, eŭropa lingvo.
Krome la nuna lingvoinstruado estas tia, kiel se oni komencus la domkonstruadon ĉe la tegmento. Dum la instruado de la disvastiĝintaj, grandaj, naciaj lingvoj la gramatikaj genroj, la neregulaj konjugacioj kaj deklinacioj, la diferenco inter la prononco kaj skribo, la redunda vorttrezoro kaj la idiotismoj poreterne forprenas la emon de multaj gejunuloj al la lingvolernado.
Jam ankaŭ la sobra logiko postulus, ke oni komencu la lingvolernadon per ia, relative facile alproprigebla lingvo.
Nia Budapeŝta Medicina Esperanto-Fakgrupo ĝuste tial prilaboris kaj disvastigas en ĉiuj eblaj forumoj la sekvantan proponon:
La Eŭropa Komisiono kaj la Eŭropa Parlamento rekomendu al la membroŝtatoj, ke ili sur siaj teritorioj enkonduku la instruadon de Esperanto en la 9-10-11-jara aĝo de la lernejanoj por evoluigi ilian kapablon al lingvolernado.
En la 12- kaj 14-jara aĝo oni komencu la instruadon de po unu nacia lingvo laŭ la libera elekto de la lernantoj kaj siaj gepatroj.
Kiujn avantaĝojn havus la efektiviĝo de tiu ĉi propono?
Ĉar en la lingvo Esperanto ne ekzistas gramatikaj genroj, neregulaj konjugacioj kaj deklinacioj, ni skribas ĉiujn vortojn tiel, kiel ni prononcas ilin, krome helpe de ĝia vortfara sistemo oni povas krei sennombrajn, novajn vortojn, - la infanoj jam post kelkaj semajnoj povus simple konversacii unu kun la alia. Ili havus tian sukcestravivaĵon, kian ili povus akiri dum la alproprigo de la dekoble pli malfacile ellerneblaj, naciaj lingvoj nur post longaj monatoj, eĉ jaroj.
En Esperanto post du-tricent horoj da lernado oni povas atingi tian nivelon de la lingvoscio, kian nivelon oni atingas ekzemple en la Angla, Franca, aŭ Germana lingvoj post dumil horoj. La lernado de Esperanto do signifas la ŝparon de ĉirkaŭ 1700 laborhoroj.
Estas nekalkuleble multfoje pruvita fakto, ke dum la alproprigo de Esperanto la infanoj akiras pli bonan kapablon al lingvolernado, al logika pensado en la fremda lingvo. La tempo bezonata al ellernado de ĉiuj, aliaj fremdaj lingvoj post la lernado de Esperanto malkreskas je ĉirkaŭ 30 %-oj. Tio signifas, ke dum la lernado de pluaj du lingvoj la lernantoj povus ŝpari ankoraŭ po 500 horojn. La tiamaniere ricevitaj, proksimume 2700 laborhoroj signifus la ŝparon de preskaŭ 1,5 laborjaroj en la vivo de ĉiu lernanto! Ili povus dediĉi tiun ĉi tempon al la alproprigo de siaj, estontaj profesioj.
La lernantoj helpe de Esperanto akirus signifan, internacian vorttrezoron, kaj progresus ankaŭ ilia ĝenerala erudicio. Ili facile povus kompreni kaj alproprigi ekzemple la mallongigojn rolantajn en la fizikaj kaj kemiaj formuloj (m=maso, t=tempo, T=temperaturo, ktp.), la fakesprimojn uzatajn en la biologio aŭ medicino (talpo= Talpa europaea, flava atrofio de la hepato=atrophia flava hepatis, ktp.).
La komuna, neŭtrala, fare de ĉiuj pli facile alproprigebla, internacia pontolingvo helpus en la lernantoj la elformiĝon de la eŭropa konscio, la estimon de la granda, komuna patrujo kaj de la reciprokaj, gepatraj lingvoj, la senton de samrangeco kaj egalrajteco.
Post unu-dujara lernado de Esperanto ili povus partopreni internaciajn renkontiĝojn, tendumadojn, kie povus estiĝi sennombraj amikecoj daŭrantaj dum la tuta vivo.
La funkcio de Esperanto helpanta la lernadon de aliaj lingvoj (propedeŭtika rolo) povus ŝanĝi ankaŭ la vivon de la lingvoinstruistoj.
Denove enmodiĝus ankaŭ la lernado de la Itala, Franca, Hispana, aŭ la Latina, Greka, Portugala, aŭ la Rusa lingvoj.
La lernado de iu libere elektita, fremda lingvo signife pliigus la motivadon de la lernantoj, tial la lingvoinstruistoj renkontiĝus kun interesiĝantaj, entuziasmaj gejunuloj. Tiaj instruatoj povas doni flugilojn al la pedagogoj. Tiel ankaŭ la lingvoinstruistoj havus konsiderinde pli da sukcestravivaĵo.
Pere de la pli efika lingvoinstruado oni povus ŝpari en la Eŭropa Unio miliardojn da eŭroj. Tiamaniere Eŭropo povus doni ekzemplon al la tuta homaro.
Eble tiel foje efektiviĝus la sonĝo de Zamenhof,
ke ĉiu terloĝanto povos paroli unu kun la alia, kaj tamen ĉiuj povas
gardi ankaŭ sian gepatran lingvon.
D-ro Ludoviko Molnár
prezidanto de la Budapeŝta Medicina Esperanto-Fakgrupo