Karaj Samideanoj!

Denove plena de travivaĵoj esperantaj staras malantaŭ ni la somero, ni partoprenis en Kopenhago UK-n, en Jászberény IJL-n, la aranĝojn de la Grupo Danubkurbiĝo kaj de la taĉmento ERE, la fakrenkontiĝojn de la fervojistoj kaj de la medicina grupo - estas malfacile listigi ĉiun aranĝon! Sed la somero ankoraŭ ne estas for, antaŭ ni staras IJS, organizita de la junularo.

Jam antaŭlonge ni povis partopreni plurtagan, memstaran, tradiciojn gardantajn kongreson, kaj por tio, ke ne estu doloriga la fino de la somero, ĝoje ni anoncas, ke Hungaria Esperanto-Asocio, kune kun la Hungara Sekcio de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj, Hungara Esperanto-Junularo, Landa Medicina Esperanto-Fakgrupo, kaj Hungara Fervojista Esperanto-Ligo organizas Landan Kongreson.

Inter la 3a kaj la 6a de novembro 2011, ĉiun ni atendas en Szolnok (naskiĝurbo de István Bergendy kaj Enikő Détár).

Kelkaj allogaĵoj el la programo: rigardado de steloj en la Observejo de Steloj, Libroservo, konkursoj, esperanto-koruso, urborigardado, fakaj kaj sekciaj kunsidoj, ludoj, literatura kafejo, bankedo.

Se vi havas demandojn, turnu vin al ni!
En la menuo Kontakto vi trovos ĉiujn informojn.

Vi devas pagi la kotizon al la konto de HEA : IBAN: HU42-10918001-00000099-06730008, SWIFT: BACXHUHB La registrig^o farig^as valida per la pago de kotizo. En rubriko de rimarko bonvolu skribi vian nomon kaj "Kotizo de HEK"

La organizantoj